Perovo (urbo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo) |
Perovo | |||
---|---|---|---|
urbo (1925–1960) former settlement (en) vilaĝo (–1925) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 44′ N, 37° 46′ O (mapo)55.7411111137.77472222Koordinatoj: 55° 44′ N, 37° 46′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Perovo (ruse Перово) estis estinta apudmoskva vilaĝo en Moskva provinco, kiu en 1925 fariĝis la urbo Perovo kaj ekde 1960 estas en konsisto de Moskvo. Nun ekzistanta moskva distrikto Perovo estas nur eta parto de estinta urbo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Laŭ opinio de historiistoj, la nomo Perovo atestas ke tiuj lokoj estis vaste uzataj por ĉasado (ruse "pero" = plumo). Pro tio sur la oficialaj simboloj de nuna distrikto Perovo aperis plumo kaj ora ĉasista korno.
Laŭ la alia versio, la nomo Perovo devenas de iam ekzistinta homa nomo Pero.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉi-lokon iam okupis grandega arbaro devene de epoko de princo Ivano Kalita. En la unua kvarono de la 15-a jarcento tie jam ekzistis loĝloko de princaj abelbredantoj kaj tetristoj. En la 16-a jarcento tie situis malgranda vilaĝo Bortnoe kun preĝejo de Dipatrino. Apude situis senloĝa loko Perovo. En 1573 Perovo unuan fojon estis menciita en oficialaj dokumentoj kune kun lokoj Bortniki kaj Teterjovniki (ĉiuj menciitas kiel senloĝejaj lokoj). Tiam Perovo situis sur loko ne nuna strato Perovskaja. Ekde 1678 Perovo jam estis vilaĝeto.
Poste dum longa tempo posedantoj de Perovo estis familio de princoj Golicini, poste - ĝis 1753 - estis cara bieno, post tio estiĝis ordinara vilaĝo.
En 1860-aj jaroj apude estis konstruitaj du gravaj fervojoj: en 1861 malfermiĝis la linio de Moskvo al Vladimir kun stacio "Kuskovo" kaj platformoj "Ĉuĥlinka" kaj "Karaĉarovo"; en 1862 malfermiĝis la linio de Moskvo ĝis Kolomna kaj Rjazan kun stacio "Perovo". Poste en 1862 Perovo ekhavis statuson de daĉloĝloko.
En 1880 apude (en Kuskovo) estis malfermita Kuskova kemia uzino, en 1901 - Perova vagonriparejo (ekde 1963 - Moskva lokomotivripara uzino). Tiel fine de la 19-a - komence de la 20-a jarcento Perovo fariĝis unu el la plej bone evoluintaj industria distrikto.
Eventoj de 1905 en Perovo
[redakti | redakti fonton]Perovanoj aktive partoprenis Moskvan ribelon dum Rusia revolucio de 1905. En Perovo organiziĝis batala brigado kiun gvidis fervojisto kaj socialisto Aleksej Uĥtomskij. La ribelo estis kruele deprimita per cara Semjonovskij taĉmento, multaj fervojistoj kaj lokaj kampuloj (kaj ankaŭ Uĥtomskij mem) estis mortigitaj.
Novembre de 1956 apude de la fervoja stacio "Perovo" en parko aperis monumento dediĉita al partoprenantoj de la batalo en 1905.
Urbo Perovo
[redakti | redakti fonton]En 1925 Perovo akiris statuson de urbo. En 1930-aj jaroj teritorio de la urbo disvastigiĝis per akceptado de aliaj loĝlokoj: urbo Kuskovo, daĉloĝlokoj Novogirejevo, Ĉuĥlinka, Pljuŝĉevo, vilaĝo Karaĉarovo kun ĝiaj jam finkciintaj uzinoj (ekde 1930 - "Stalmost", ekde 1931 - "Frezer", ekde 1948 - Mekanika uzino de Karaĉarovo).
En 1947 la parko "Perovskij" akiris statuson de urba parko.
En 1959 en Perovo jam estis 143.5 mil loĝantoj. Perovo estis la plej granda urbo de Moskva provinco.
En 1960 Perovo estiĝis parto de Moskvo. Tiam preskaŭ tuta urbo konsistis el unuetaĝaj dometoj. Baldaŭ komenciĝis amasa konstruado de multetaĝaj domoj kien poste translokiĝis aliaj moskvanoj, aperis metropoliteno, ŝanĝiĝis vojlinioj de surtera transporto.