Pablo Sarasate
Pablo Sarasate | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1844 en Pamplono |
Morto | 20-an de septembro 1908 (64-jaraĝa) en Biarritz |
Mortokialo | Bronkito |
Tombo | Cemetery of San José (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Francisca Sarasate |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto |
Verkoj | Zigeunerweisen Carmen Fantasy |
TTT | |
Retejo | http://www.pablosarasate.com |
Pablo SARASATE, (Martín Melitón Pablo de Sarasate y Navascues), (Pamplona, Hispanio, 10-a de marto de 1844 – Biarritz, Francio, 20-a de septembro de 1908) estis violonisto kaj komponisto eŭska de internacia famo, konsiderata ofte, post Niccolò Paganini, kiel plej bonkvalita violonkoncertisto.
Li estis mirinfano, filo de militista muzikisto. Debutis kiam li estis nur 7jaraĝa en La Korunjo. Studis en Santiago de Compostela el 1846 al 1849 ĉe José Courtier, unua violonisto de la katedralo kaj profesoro de la Muziklernejo de Santiago de Compostela. Poste li translokiĝis al Pontevedra kaj Madrido, kie li ricevis stipendion de la reĝino Isabel la 2-a por plustudi en la Konservatorio de Parizo. Sed kiam li veturis tien, li kaj la patrino malsaniĝis en Biarritz, Francio, la patrino mortiĝis kaj li orfiĝis kiam estis nur 12jaraĝa.
Post tio lia koncerta kariero malhelpis pluan studadon kaj veturigis lin tra Eŭropo kaj Ameriko. Li posedis du violonojn Stradivarius: el kiuj unu estis donaco de la reĝino Isabel kaj akirita al Jean Baptiste Vuillaume, kaj alia aĉetita al Gand kaj Bernardel.
Lia universalaj famo kaj prestiĝo kial koncertisto manifestiĝis ekzemple kiam unu el liaj koncertoj de la St James's Hall de Londono aperis en verko de Arthur Conan Doyle nome "La Ligo de la ruĝkapuloj", kie Sherlock Holmes prokrastigas sian priserĉadojn por ĉeesti koncerton de Sarasate.
Nuntempe la konservatorio kaj ĉefa avenuo de Pamplona portas lian nomon.
En lia muziko gravas la influo kaj ĉeesto de la hispana folkloro.
.
.
.
.
Katalogo de verkoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
|
Registroj
[redakti | redakti fonton]El 1903 al 1904, Pablo de Sarasate faris kelkajn registrojn por la brita entrepreno The Grammophone & Typewritter Limited, kun akompano de pianistoj kies nomoj ne estas konataj. Tiuj registroj estis farataj sur cilindroj, ankoraŭ uzataj tiam, kaj tiuj registroj estis poste transskribitaj al diskoj per teknikoj mekanik-akustikoj. Aktuale restas 10 sesioj de registro de Sarasate, kiu eble estas lia tuta produktaro. La jena tabelo detaligas la ekzistantajn registrojn en formato de diskoj:[1]
Titolo | Aŭtoro | Numero de katalogo | Numero de peco |
Caprice Basque (Capricho vasco) Opus 24 | Pablo de Sarasate | GC-37929 | 4262o |
Zigeunerweisen Pt.1 (Aires gitanos, 1a parto) Opus 20 | Pablo de Sarasate | GC-37930 | 4263o |
Partita No. 3 BWV1006: Prélude (Preludio) (*) | Johann Sebastian Bach | GC-37931 | 4258o |
Caprice Jota (Capricho jota) Opus 41 | Pablo de Sarasate | GC-37932 | 4259o |
Tarantelle (Tarantela) Opus 43 | Pablo de Sarasate | GC-37933 | 4260o |
Miramar «Zortzico» | Pablo de Sarasate | GC-37934 | 4261o |
Zigeunerweisen Pt.2 (Aires gitanos, 2a parto) Opus 20 | Pablo de Sarasate | GC-37935 | 4264o |
Habanera Opus 21, No. 1 | Pablo de Sarasate | GC-37936 | 4265o |
Zapateado Opus 23, No. 2 | Pablo de Sarasate | GC-37937 | 4266o |
Nocturne en Mi Bémol (Nocturno en Mi bemol) Opus 9, No. 2 | Frédéric Chopin | GC-37938 | 4267o |
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- SARASATE, Pablo. Vuestro amigo y paisano Pablo Sarasate (Korespondado). Alberto Huarte Myers. Pamplona, 1996.
- ALTADILL, Julio. Memorias de Sarasate. Imprenta de Aramendía y Onsalo, Pamplona, 1909.
- CAYCEDO H., Andrés. Sarasate y su tiempo. Secretaría de Cultura, Gobierno de Carabobo. Valencia (Venezuela), 1992.
- G. IBERNI, Luis. Pablo Sarasate. Instituto Complutense de Ciencias Musicales. Madrid, 1994.
- PÉREZ OLLO, Fernando. Sarasate. Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 1980.
- PLATÓN MEILÁN, Custodia. Pablo Sarasate (1844–1908). Eunsa, Ediciones Universidad de Navarra, S.A. Barañáin, 2000.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Centjariĝo de Pablo Sarasate (1908–2008)
- Pablo Sarasate kaj romantisma violono
- Pablo Sarasate kaj lia muzika mondo, artikolo publikita en Sinfonía Virtual, muzika gazeto
- Sarasate kaj violono Arkivigite je 2009-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Zapateado de Sarasate de Pablo Sarasate (registrita en 1903/1904)
- Caprice Basque de Sarasate de Pablo Sarasate (registrita en 1904)
- Centjariĝo de la morto de Pablo Sarasate (1844–1908)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Retejo kun la diskaro de Sarasate. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2011-04-07 .