Paul Gervais
Paul GERVAIS per kompleta nomo François Louis Paul Gervaise (26a de Septembro 1816 – 10a de Februaro 1879) estis franca paleontologo kaj entomologo. La bekobaleno de Gervais (Mesoplodon europaeus) estas nomita laŭ li.
En 1835 li komencis paleontologian esploradon kiel helpanto en la laboratorio de kompara anatomio en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. En 1841 li atingis la katedron de zoologio kaj kompara anatomio en la Fakultato de Sciencoj en Montpellier. En 1848-1852 aperis lia grava verko Zoologie et paléontologie françaises, suplementa al la paleontologiaj publikaĵoj de Georges Cuvier kaj de Henri Marie Ducrotay de Blainville. En 1865 li iĝis profesoro de zoologio en la Sorbono.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Krom la menciita verko li verkis ankaŭ jenon:[1]
- kun Charles Athanase Walckenaer Histoire naturelle des insectes (4 vols., 1836-1847)
- Zoologie et paléontologie françaises (1848-1852)
- Histoire naturelle des Mammifères (1853)
- Zoologie médicale (1859), kun Pierre-Joseph van Beneden
- Recherches sur l'ancienneté de l'homme et la période quaternaire (1867)
- Zoologie et Paléontologie générales (1867)
- Ostéographie des cétacés vivants et fossiles (1869), kun Pierre-Joseph van Beneden[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Gervais, Paul". Encyclopædia Britannica. 11 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 907.