Paŭnioj
Paŭnioj | |
---|---|
etno • Usona indiana tribo | |
Suma populacio | |
6 800 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
angla lingvo • Pawnee | |
Religio | |
kristanismo • animismo • Native American Church | |
La Paŭnioj (ankaŭ Paneassa, Pari, Pariki) estas nacio (tribo) de Usonaj Indianoj de kadoa lingvo kiu historie loĝis laŭlonge de la alfluantoj de la rivero Misuro: nome Plato, Loup kaj Respublika riveroj en la nuna Nebrasko kaj en Norda Kansaso. Ili estis unu el la hegemoniaj triboj de la Grandaj Ebenaĵoj kaj sekvis vivmanieron kies ĉefaj modeloj estis konxtantaj el ĉirkaŭ jaro 1250. En la 1830-aj jaroj, ili ankoraŭ nombris ĉirkaŭ 12,000, ĉar ili evitis kelkajn el la damaĝoj de la eŭrazidevenaj infektaj malsanoj.
Ĉirkaŭ 1859 ties nombroj estis limigitaj el ĉirkaŭ 3,400 kaj ili eniris en rezervejon en Nebrasko. Ili ankoraŭ suferis premon el Lakotoj kaj el eŭropusonanoj, fine, plej parto el ili akceptis relokigon en rezervejo en Oklahomo. Tie estas kie la nacio ĉefe loĝas nune. La Pawnee Nation of Oklahoma (Paŭnia nacio de Oklahomo) eatss federe agnoskita. Ties aŭtonoma nomo estas Ĉatiks-si-Ĉatiks, signifante "Homoj de homoj".
Ili estas proksimume 3,210 aliĝintaj Paŭnioj, el kiuj 1,725 loĝantaj en Oklahomo. Ties tribaj sidejoj estas en Pawnee (Oklahomo) kaj George E. Howell estas ties Prezidento. Ili liveras siajn proprajn aŭtopermesilojn, funkciigas loĝaŭtoritaton, kaj posedas du kazinojn, kvar fumejojn, du naftostaciojn, kaj unu kamionhaltejon. Ties ĉirkaŭkalkulita ekonomia gravo estas de 10.5 milionoj da dolaroj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Pocket Pictorial." Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Oklahoma Indian Affairs Commission. 2010: 27. Konsultiita la 10an de junio de 2010.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Mark Van De Logt. War Party in Blue: Pawnee Scouts in the U.S. Army (University of Oklahoma Press; 2010) 368 pages; examines the key role of Pawnee scouts in U.S. Army campaigns between 1864 and 1877.
- Robert O. Lagace, "Pawnee: Culture summary" Arkivigite je 2009-07-30 per la retarkivo Wayback Machine, Ethnographic Atlas, University of Kent, Canterbury
- "Pawnee", Encyclopedia of North American Indians, New York: Houghton Mifflin
- J. S. Clark, "A Pawnee Buffalo Hunt" Arkivigite je 2008-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, Oklahoma Chronicles, Volume 20, No. 4, December 1942, Oklahoma State Historical Society
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Pawnee Indiana Tribo
- Historio en Kansaso
- The Pawnee Arkivigite je 2011-11-04 per la retarkivo Wayback Machine; mythology (Part I) Collected under the auspices of the Carnegie Institution of Washington, by George A. Dorsey, 1906. (a searchable facsimile at the University of Georgia Libraries; DjVu & PDF Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine formato)