Pouteria sapota
mameja sapoto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pouteria sapota (Jacq.) H.E.Moore & Stearn 1967 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pouteria sapota aŭ mameja sapoto aŭ granda sapoto estas planto el la familio de Sapotacoj (Sapotaceae) . Ĝi estas ĉiamverda aŭ dum la sekaj sezonoj folifala, ĝis 40 m alta arbo kun rekta ĝis 1 m larĝa trunko, dikaj branĉoj kaj densa krono. Arboŝelo, folioj kaj nematura frukto enhavas gluan laktosukon, kiu incitas la mukozon. La folitigoj estas 2–5 cm longaj. La alternesidaj folioj staras je la pintoj de la branĉoj kaj estas kalvaj, inverse ovoformaj, milde pintaj, je la supra flanko kalvaj kaj je la malsupra brunaj kaj 10-40 x 4–16 cm grandaj. La malgrandaj blankaj aŭ palflavaj duseksaj floroj kreskas sesope ĝis dekduope sur mallonga tigo ĉe foliakseloj, kie la folioj deiĝis, sur junaj branĉoj. Ordinara la arbo portas fruktojn post ok aŭ dek jaroj.
La fruktoj estas rondaj aŭ ovalaj, ĝis 23 x 8 cm grandaj kaj 230 g ĝis 2,3 kg pezaj. La 1,5 mm dika scelo estas bruna, ledra kaj malglata. La fruktkarno estas en matura stato salmkolora ĝis ruĝa, suka, mola, odoras dolĉe kaj havas karamelan guston.. La fruktoj enhavas unu (kelkfoje ĝis kvar) kaŝtanbrunajn semojn kiuj estas malmolaj, brile brunaj kaj ĝis 10 x 3 cm grandaj. La kerno estas rostite manĝebla. La fruktoj estas manĝeblaj per kuleron. Ankaŭ eblas fari ĵeleon, marmeladon aŭ glaciaĵon el la frukto.
Mameja sapota estas indiĝena en la sudo de Meksiko ĝis Nikaragvo kaj estas kultivata ankaŭ en Sudameriko kaj en Karibio. Ĝi estas ankaŭ kultivata en Sudorienta Azio, precipe en Filipinoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998); ISBN 3-405-15168-6
- Nederlandse vertaling: Tropische vruchten; Tirion (1999); ISBN 90-5210-339-9
- Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (2000); ISBN 3-8001-3520-5
- Farbatlas Pflanzen der Karibik und Mittelamerikas; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (1999); ISBN 3-8001-3512-4
- Morton, J. 1987. Sapote. p. 398–402. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.
- Sapote (Pouteria sapota), in: Neglected Crops: 1492 from a Different Perspective. 1994. J.E. Hernándo Bermejo and J. León (eds.). Plant Production and Protection Series No. 26. FAO, Rome, Italy. p. 103-109.