[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Päijänne-Tavastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Päijänne-Tavastio
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboLahti
- koordinatoj61° N, 26° O (mapo)61.2525.833333333333Koordinatoj: 61° N, 26° O (mapo) [+]
Akvokolektejo6 941,71 km² (694 171 ha) [+]
Areo6 941,71 km² (694 171 ha) [+]

Loĝantaro205 862 [+] (januaro 2021)
Denseco29,66 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-16

Päijänne-Tavastio (Tero)
Päijänne-Tavastio (Tero)

Päijänne-Tavastio (Finnlando)
Päijänne-Tavastio (Finnlando)
DEC

Map
Päijänne-Tavastio

Vikimedia Komunejo:  Päijänne Tavastia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Päijänne-Tavastio (finne Päijät-Häme [ˈpæi̯jæt ˈhæmɛ]) aŭ svede Päijänne Tavastland) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 205 862 loĝantoj sur areo de 6 941,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Lahti.

La nomo estas kunmetaĵo el Häme, jen unu el la historiaj regionoj de Finnlando, kaj el Päijänne, unu el la grandaj finnlandaj lagoj. Kiel la nomo indikas, tiu inter nordo kaj sudo longa lago tre difinas la teritorion. La pejzaĝo estas monteta kaj varia. La plej suda parto estas kompare ebena kaj sen grandaj akvejoj.

Komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Al la provinco apartenas 12 komunumoj, el kiuj iuj (en pli dika literaro) estas urboj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de la jaro 2008.

  1. Asikkala (8.604)
  2. Hämeenkoski (2.136)
  3. Hartola (3.466)
  4. Heinola (20.545)
  5. Hollola (21.747)
  6. Iitti (6 910)
  7. Kärkölä (4.927)
  8. Lahti (100.080)
  9. Nastola (15.044)
  10. Orimattila (14.810)
  11. Padasjoki (3.513)
  12. Sysmä (4.509)

la komunumoj de la provinco

Iama komunumo

Geografiaj elementoj

[redakti | redakti fonton]