Syens
Syens | |
---|---|
Blazono de Syens | |
Syens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 549470 / 166310 (mapo)46.6461111111116.7786111111111Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 47′ O; CH1903: 549470 / 166310 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 132 |
Areo | 2,52 km² |
Alteco | 588 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1510 |
Komunumkodo | 5688 |
Mapo de Syens | |
Syens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Syens situas en la Vaŭda Mezlano, ĉe la bordo de la rivero Bressonne, alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Syens kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,52 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 55,2% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Syens limas en nordo al Rossenges, en nordoriento al Moudon, en oriento al Vuillens, en sudo al Vucherens, kaj en okcidento al Hermenches.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Syens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. De ĝi en la vilaĝocentro de Syens deflankiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 140 al Vevey. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A9 situas proksimume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Chexbres. Pere de la laŭzana buslinio n-ro 62 de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1018 kiel Ciens. Dum mezepoko Syens estis parto de Senjorujo, kiu konsistis el Syens, Bresonnaz kaj Rossenges. Sub la berna regado ek de 1536 Syens apartenis al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Syens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|