Sukijako
Pri la kanto kelkfoje konata sub la nomo Sukijako, vidu la artikolon Sukiyaki (kanto). |
La sukijako[1][2] (japane
Ingrediencoj
[redakti | redakti fonton]La sukijako konsistas en viando (normale tre fajnaj pecoj de bovaĵo) boligita surtable, kun tofuo kaj legomoj kaj aliaj ingrediencoj, en malprofunda kaserolo laŭ mikso de sojsaŭco, sukero kaj mirino. Sukijako tradicie estas plado por viando sed nuntempe estas vegetarana versio farita sen viando. Antaŭ manĝi, la ingrediencoj metiĝas en malprofunda bovlo kun nekuirita ovo batita. Je la fino, oni ofte boligas udonon en la kaserolo.
Servo
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale la sukijako estas servita kiel nura plado en la plej malvarmaj tagoj de la jaro kaj kutime troviĝas en bōnenkai, nome japanaj festoj de jarfino. Ofta afero en la japana kuirarto estas ke iu ajn povas sukijaki eĉ tre malmultekosta.
Etimologio kaj historio
[redakti | redakti fonton]La japanlingva nomo de la plado, sukiyaki, laŭlitere signifas “ŝpatrostaĵon”, el la morfemoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vortaro Japana-Esperanta, tria eldono
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: sukijak/o
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Richie, Donald. (2001) A taste of Japan (angle). Kōdansha. ISBN 4-7700-1707-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Recepto de sukikaki je stilo de Kantō
- Pli pri la historio de la Sukijako Arkivigite je 2009-06-24 per la retarkivo Wayback Machine