Striserino
Striserino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Striserino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus striolatus (Rüppell, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Striserino (Serinus striolatus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Burundio, orienta Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando, kaj Zambio.
Temas pri tre bruneca serino kie rapide rimarkindas tre hela (sablokolora al blanka) longa superokula strio el la beko al la nukoflankoj. Estas same blankecaj gorĝo, subokula makuleto kaj subvanga strizono kiu lasas inter ĝi kaj la gorĝareo malhelbrunan mustaĉan strion. Same malhelbrunas vizaĝo al orelareo, krono, dorso (iom strieca), flugiloj kaj vosto (ege malhelaj kun flavaj bordaj nuancoj). La subaj partoj sub la blanka gorĝareo estas same blankecaj al sablokoloraj sed kun multaj brunaj tre markataj strioj en brusto (iom malpli en plej centra) kaj malpli en ventro kiu estas pli sablokolora; tia strieco nomigas la specion. Kiel kutime en la genro, la beko estas tre dika baze.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Serinus striolatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 19an de julio 2007.
|