[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Straufhain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Straufhain
Blazono
Straufhain (Germanio)
Straufhain (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Urborajtoj
Poŝtkodo 98646
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069049
Subdivido 9 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Horst Gärtner
Partio de komunumestro FDP/FW
Adreso de la administrejo Obere Marktstraße 3
98646 Streufdorf
Demografio
Loĝantaro 2738 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 21′ N, 10° 41′ O (mapo)50.3510.683055555556Koordinatoj: 50° 21′ N, 10° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 315 m
Areo 57,41 km²
Oficiala retejo https://www.gemeinde-straufhain.de/
vdr

Straufhain [ŜTRAŬFhajn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio. [x] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Heldburger Unterland. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2738 loĝantojn.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Straufhain estas tradiciriĉa komunumo en la distrikto Hildburghausen, en la frankonie influita suda parto de Turingio. La nuna administra unuo findiĝis en 1992, la nomon donis la ruino Strauf kiu videblas klare de ĉiuj flankoj staranta sur bazalta monteto. La komunumo idiliece situas inter la monto Gleichbergen, la fortikaĵo Heldburg kaj la burgo Strauf.

Jen la naŭ vilaĝoj el kiuj konsistas la komunumo:

  1. Adelhausen (kun la najbara komunumo bavaria Bad Rodach)
  2. Eishausen
  3. Linden
  4. Massenhausen
  5. Seidingstadt
  6. Sophienthal
  7. Steinfeld
  8. Stressenhausen
  9. Streufdorf

Temas pri atrakcia metia kaj loĝada loko. Bonegas la trafikaj konektoj aŭtoŝoseaj (A73 kaj A71). Multaj investantoj jam aktivas en la komunumo en la branĉoj metalfarado, ilarfarado, plastikprilaborado, nutraĵindustrio kaj presado. Aldone menciindas la agrikulturo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]