[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Stewart Granger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stewart Granger
Persona informo
Stewart Granger
Naskonomo James Lablache Stewart
Naskiĝo 6-an de majo 1913 (1913-05-06)
en Kensington,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Morto 16-an de aŭgusto 1993 (1993-08-16) (80-jaraĝa)
en Santa Monica, Kalifornio,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Prostata kancero kaj osta kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Webber Douglas Academy of Dramatic Art (en) Traduki
Epsom College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Frederica Eliza Lablache Stewart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o sen valoro (1964–1969)
Jean Simmons (1950–1960)
Elspeth March (mul) Traduki (1938–1948) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Tracy Granger (en) Traduki
 ( Jean Simmons) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Bunny Campione (en) Traduki (nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
terkultivisto
filmaktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1933– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stewart GRANGER (denaske James Lablache Stewart; 6a de Majo 1913 – 16a de Aŭgusto 1993) estis angla kin-aktoro, asocia ĉefe kun heroecaj kaj amaferaj ĉefroloj. Li estis populara gravulo el la 1940-aj ĝis la komencaj 1960-aj jaroj, kaj famiĝis laŭlonge de siaj aperoj en la Gainsborough melodramoj.

Li ekkarieris kiel figuranto kaj aktoro de teatro en Londono, krom duarangaj roloj en filmoj (1933-1940). Li enarmeiĝis je la komenco de la Dua Mondmilito, sed estis pro malsano liberigita en 1942. La flora epoko de la Gainsborough melodramoj pluis el 1943 ĝis 1946, per filmoj kiel The Man in Grey (1943), The Lamp Still Burns (1943), Fanny by Gaslight (1944), kaj Love Story (1944), en kiu li ludas la rolon de blindigita piloto kiu enamiĝas el ĝismorte malsana Margaret Lockwood. Li partoprenis en historiaj fimoj kiel tiuj por Rank (1947–1949).

En 1950 li venis en Usonon kontraktita de Metro-Goldwyn-Mayer por kiu li faris filmojn ĝis 1957, kiel ekzemple King Solomon's Mines (1950), Scaramouche (1952), The Prisoner of Zenda (1952), All the Brothers Were Valiant (1953), krom kelkaj filmoj kun Ava Gardner kiel The Little Hut (1957). En la 1960-aj jaroj li partoprenis en filmoj en Eŭropo, kiel Sodom and Gomorrah (1962) de Robert Aldrich. Li retiriĝis en la 1970-aj jaroj al suda Hispanio, sed ankoraŭ aperis en kelkaj roloj.

  • The Song You Gave Me (1933) kiel Kelnero (eksterliste)
  • A Southern Maid (1933) (eksterliste)
  • Give Her a Ring (1934) kiel Diner (eksterliste)
  • Over the Garden Wall (1934) (eksterliste)
  • I Spy (1934) (eksterliste)
  • Under Secret Orders (1937) (eksterliste)
  • So This Is London (1939) kiel Laurence
  • Convoy (1940) as Sutton (eksterliste)
  • Secret Mission (1942) kiel Sub-Lieutenant Jackson
  • Thursday's Child (1943) kiel David Penley
  • The Man in Grey (1943) kiel Peter Rokeby
  • The Lamp Still Burns (1943) kiel Laurence Rains
  • Fanny by Gaslight (1944) kiel Harry Somerford
  • Love Story (1944) kiel Kit Firth
  • Madonna of the Seven Moons (1945) kiel Nino
  • Waterloo Road (1945) kiel Ted Purvis
  • Caesar and Cleopatra (1945) kiel Apollodorus
  • Caravan (1946) kiel Richard Darrell
  • The Magic Bow (1946) kiel Niccolo Paganini
  • Captain Boycott (1947) kiel Hugh Davin
  • Blanche Fury (1948) kiel Philip Thorn
  • Saraband for Dead Lovers (1948) kiel Konigsmark
  • Woman Hater (1948) kiel Lord Terence Datchett
  • Adam and Evelyne (1949) kiel Adam Black
  • King Solomon's Mines (1950) kiel Allan Quatermain
  • Soldiers Three (1951) kiel Pvt. Archibald Ackroyd
  • The Light Touch (1951) kiel Sam Conride
  • The Wild North (1952) kiel Jules Vincent
  • Scaramouche (1952) kiel Andre Moreau
  • The Prisoner of Zenda (1952) kiel Rudolf Rassendyll / reĝo Rodolfo la 5-a
  • Salome (1953) kiel Commander Claudius
  • Young Bess (1953) kiel Thomas Seymour
  • All the Brothers Were Valiant (1953) kiel Mark Shore
  • Beau Brummell (1954) kiel George Bryan 'Beau' Brummell
  • Green Fire (1954) kiel Rian X. Mitchell
  • Moonfleet (1955) kiel Jeremy Fox
  • Footsteps in the Fog (1955) kiel Stephen Lowry
  • The Last Hunt (1956) kiel Sandy McKenzie
  • Bhowani Junction (1956) kiel Col. Rodney Savage
  • The Little Hut (1957) kiel Sir Philip Ashlow
  • Gun Glory (1957) kiel Tom Early
  • Harry Black (1958) kiel Harry Black
  • The Whole Truth (1958) kiel Max Poulton
  • North to Alaska (1960) kiel George Pratt
  • The Secret Partner (1961) kiel John Brent alinome John Wilson
  • Sodom and Gomorrah (1962) kiel Lot
  • The Legion's Last Patrol (US: Commando) (1962) kiel kapitano Le Blanc
  • Swordsman of Siena (1962) kiel Thomas Stanswood
  • The Shortest Day (1963) kiel Avvocato (eksterliste)
  • The Secret Invasion (1964) kiel Maj. Richard Mace
  • Among Vultures (1964) kiel Old Surehand
  • The Crooked Road (1965) kiel Duko de Orgagna
  • Red Dragon (1965) kiel Michael Scott
  • Flaming Frontier (1965) kiel maljuna Surehand
  • The Oil Prince (1965) kiel maljuna Surehand
  • Killer's Carnival (1966) kiel David Porter (Viena segmento)
  • Target for Killing (1966) kiel James Vine
  • Requiem for a Secret Agent (1966) kiel Jimmy Merrill
  • The Trygon Factor (1966) kiel Supt. Cooper-Smith
  • The Last Safari (1967) kiel Miles Gilchrist
  • Any Second Now (1969, televida filmo) kiel Paul Dennison
  • The Hound of the Baskervilles (1972 televida filmo) kiel Sherlock Holmes
  • The Wild Geese (1978) kiel Sir Edward Matheson
  • The Royal Romance of Charles and Diana (1982 televida filmo) kiel Princo Filipo, Duko de Edinburgo
  • A Hazard of Hearts (1987 televida filmo) kiel maljuna Lord Vulcan
  • Hell Hunters (1988) kiel Martin Hoffmann
  • Chameleons (1989 televida filmo) kiel Jason
  • Fine Gold (1989) kiel Don Miguel

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]