Stephen Hawking
Profesoro Stephen HAWKING (naskiĝis je la 8-a de januaro 1942 en Oksfordo, mortis la 14-an de marto 2018 en Kembriĝo, Anglio) estis unu el la pintaj fizikistoj kaj teoriaj astronomoj de la nuntempo. Li estis Lukasa profesoro ĉe la Universitato de Kembriĝo (ofico kiun iam havis ankaŭ Isaac Newton).
Liaj ĉefaj studterenoj estis kosmologio kaj kvantuma gravito (parto de kvantuma fiziko). Inter liaj plej gravaj kontribuoj estas eseoj pri la rilato inter nigraj truoj kaj termodinamiko. Laŭ liaj studoj, nigraj truoj ne ekzistas daŭre.
Sciencaj laboroj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1962 li finis sian studadon ĉe la Universitato de Oksfordo kiel Bachelor (bakalaŭro). Tiam li decidis studi ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie li en la jaro 1966 finis sian studadon kiel doktoro de teoria astronomio kaj kosmologio. Komune kun Roger Penrose li laboris dum la 1960-aj jaroj pri la ekzisto de lokoj, kiujn ili supozas en nigraj truoj, kie la leĝoj de la natursciencoj ne validas (neordinaraĵo; angle: singularity). En la jaro 1974 Hawking evoluigis la koncepton de la Hawking-radiado. La Hawking-radiado havus la efikon, ke nigraj truoj ne ekzistas eterne (vaporiĝo de nigra truo). Dum la 1980-aj jaroj li laboris kun Jim Hartle pri kvantuma gravito.
En 1988 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Hawking devenas el familio de sciencistoj. La patrino estis ekonomisciencistino kaj la patro estis kuracisto de tropikaj malsanoj. En la jaro 1963 Hawking ricevis la diagnozon, ke li suferas je amiotrofa lateralsklerozo (ALS). Du jarojn poste, 1965, li edziĝis kun Jane Wilde, kun kiu li havas tri infanojn. La divorco de Jane Wilde okazis en la jaro 1990. Ekde tiu tempo li vivis kun sia flegistino Elaine Mason, kiun li edzinigis en la jaro 1995. Hawking kaj Mason disiris en la jaro 2006.
Pro sia malsano li bezonas ekde 1968 rulseĝon. Pro trakeotranĉo li perdis en la jaro 1985 la kapablon paroli kaj ekuzis parolkomputilon por komuniki ion.
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1974 li iĝis membro de la Reĝa Societo kaj en la jaro 1979 li iĝis lukasa profesoro. Krome li estas membro de la Papa Akademio de la sciencoj.
Famaj verkoj
[redakti | redakti fonton]La granda sukceso de Stephen Hawking rezultas el lia kapablo klarigi komplikajn aferojn tre simple, tiel ke nefakuloj povas kompreni ilin. Jen kelkaj popularsciencaj verkoj.
- La universo en nuksoŝelo (origine: The Universe in a Nutshell)
- Mallonga historio de la tempo (origine: A brief history of time)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Turniĝanta nigra truo
- 7672 Hawking
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 18: Laŭdo de moderna superhomo verkita de Vladimir Lemelev.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1942
- Mortintoj en 2018
- Premiitoj de Medalo Copley
- Viroj
- Naskiĝintoj la 8-an de januaro
- Mortintoj la 14-an de marto
- Wolf-premiitoj pri fiziko
- Anglaj sciencaj verkistoj
- Anglaj fizikistoj
- Teoriaj fizikistoj
- Kosmologoj
- Relativecoteoriistoj
- Anglaj astronomoj
- Anglaj matematikistoj
- Britaj akademianoj
- Anglaj verkistoj
- Anglaj memoraĵistoj
- Anglaj ateistoj
- Anglaj sciencfikciaj verkistoj
- Membroj de la Papa Akademio de la Sciencoj
- Membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Membroj de la Reĝa Societo de Artoj
- Handikapuloj
- Lernantaro de la Universitato de Kembriĝo
- Skotdevenaj angloj