[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Status Quo (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Status Quo
Persona informo
TTT
Retejo http://www.statusquo.co.uk
vdr

Status Quo estas brita rok-bando kiu formiĝis en 1962. La grupo originiĝis en Londono kaj estis fondita de Francis Rossi kaj Alan Lancaster kiam ili estis ankoraŭ lernejanoj.[1][2] Post kelkaj ŝanĝoj de nomo kaj de membroj, kiu inkludis la aligojn de John Coghlan kiel drumisto en 1963 kaj de Rick Parfitt en 1967, la bando iĝis The Status Quo en 1967 kaj Status Quo en 1969. Je 2022, la grupo estis aktiva dum 60 sinsekvaj jaroj (spite anoncon de disiĝo en 1984, ili ludis en Live Aid la sekvan jaron kaj pluigis normalan aktivecon en 1986).[3]

La anoj de la "Frantic Four"; el maldekstro: Francis Rossi, Rick Parfitt kaj Alan Lancaster (malhele: John Coghlan) koncerte ĉe la Hammersmith Odeon en Londono, 1978.

Ili havis ĉirkaŭ 60 sukcesajn pintojn en Britio - pli ol ajna aliaj rok-bando[4] - kiel "Pictures of Matchstick Men", "Down Down", "Rockin' All Over the World", "Whatever You Want", "In the Army Now", kaj "What You're Proposing". Du dek du el tiuj atingis la 10 pintojn en la sukcesolisto de britaj unuopaĵoj, kaj 57 atingis la 40 pintojn.[5] Ili publikigis ĉirkaŭ 100 unuopaĵojn kaj 33 albumojn, plej granda parto el kiuj estis furoraĵoj. Ekde la atingo de la numero 5a en la brita listo de albumoj en 1972 per Piledriver, Status Quo atingis totalan karieron de 25 sukcesoj en la brita pintolisto de albumoj, ĝis ilia plej ĵusa publikigo, Backbone, en 2019. Je 2015, ili estis unu el nur 50 artistoj kiuj iam atingis pli ol 500 totalajn semajnojn en la brita pintolisto UK Albums Chart.[6] Per siaj variaj rekordoj ĉe unuopaĵoj kaj ĉe albumoj, Status Quo estas unu el la plej sukcesaj bandoj el ĉiuj tempoj en Britio.

En Julio 1985 la bando malfermis la koncerton Live Aid en la Stadiono Wembley per "Rockin' All Over the World".[7] En 1991, Status Quo ricevis la premion Brit pro sia Elstara Kontribuo al Muziko.[8] Status Quo aperis en la televida programo de BBC nome Top of the Pops pli ok iu ajna alia bando.[9] Ilia sukceso kaj longdaŭra kariero parte, same kiel iliaj konektoj kun la Brita reĝa familio, inklude bonfaraj laboroj kun la The Prince's Trust, estis ofte tialo kial ili estis priskribita kiel "nacia institucio" fare de la gazetaro.[10][11][12]

  • Francis Rossi – ĉefa gitaro, voĉo (1962–nun)
  • Andy Bown – klavaroj, ritma gitaro, harmoniko, voĉo (1976–nun)
  • John "Rhino" Edwards – basgitaro, ritma gitaro, voĉo (1985–nun)
  • Leon Cave – drumoj, perkutado, helpovoĉo (2013–nun)
  • Richie Malone – ritma gitaro, voĉo (2016–nun)
  • Alan Lancaster – basgitaro, voĉo (1962–1985; reunuigo – 2013–2014; mortis 2021)
  • Alan Key – drumoj, perkutado (1962–1963)
  • Jess Jaworski – klavaroj (1962–1965; mortis 2014)
  • John Coghlan – drumoj, perkutado (1963–1981; reunuigo – 2013–2014)
  • Roy Lynes – klavaroj, voĉo (1965–1970)
  • Rick Parfitt – ritma gitaro, voĉo (1967–2016; mortis 2016)
  • Pete Kircher – drumoj, perkutado, voĉo (1981–1985)
  • Jeff Rich – drumoj, perkutado (1985–2000)
  • Matt Letley – drumoj, perkutado, voĉo (2000–2013)

Studialbumoj

[redakti | redakti fonton]
  • Picturesque Matchstickable Messages from the Status Quo (1968)
  • Spare Parts (1969)
  • Ma Kelly's Greasy Spoon (1970)
  • Dog of Two Head (1971)
  • Piledriver (1972)
  • Hello! (1973)
  • Quo (1974)
  • On the Level (1975)
  • Blue for You (1976)
  • Rockin' All Over the World (1977)
  • If You Can't Stand the Heat... (1978)
  • Whatever You Want (1979)
  • Just Supposin' (1980)
  • Never Too Late (1981)
  • 1+9+8+2 (1982)
  • Back to Back (1983)
  • In the Army Now (1986)
  • Ain't Complaining (1988)
  • Perfect Remedy (1989)
  • Rock 'til You Drop (1991)
  • Thirsty Work (1994)
  • Don't Stop (1996)
  • Under the Influence (1999)
  • Famous in the Last Century (2000)
  • Heavy Traffic (2002)
  • Riffs (2003)
  • The Party Ain't Over Yet (2005)
  • In Search of the Fourth Chord (2007)
  • Quid Pro Quo (2011)
  • Bula Quo! (2013)
  • Aquostic – Stripped Bare (2014)
  • Aquostic II – That's a Fact! (2016)
  • Backbone (2019)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Young, Bob. (2000) Status Quo: Just Doin' It!, 1‑a eldono, Londono: Cassell Illustrated, p. 27. ISBN 1-84403-562-X.
  2. Strong, Martin C.. (2000) The Great Rock Discography, 5‑a eldono, Edinburgo: Mojo Books, p. 927–929. ISBN 1-84195-017-3.
  3. Status Quo legend John Coghlan to hang up his drumsticks after 60 years.
  4. "Status Quo hold UK singles record", BBC News, 19a de Septembro 2005. Kontrolita 14a de Februaro 2009.
  5. Whatever You Want. Official Charts. Alirita 28a de Decembro 2021.
  6. Status Quo land 500th week on Official Albums Chart.
  7. "Aaaaaay-o! Aaaaaay-o! Why Live Aid was the greatest show of all", The Independent.
  8. "1991 – Outstanding Contribution to Music Award – Status Quo" Arkivigite je 2014-03-08 per la retarkivo Wayback Machine. Brits.co.uk. Alirita la 30an de Oktobro 2012
  9. Entertainment | Status Quo: Top of Top of the Pops. BBC News (21a de Junio 2006). Alirita 2a de Marto 2020.
  10. QUIZ: They'll be rocking all over Llangollen - but are you in the know about the Quo? (26a de Junio 2014).
  11. Status Quo turned Knockhill into a forest of air guitars after Dunkeld pit-stop.
  12. Status Quo rock the forest (9a de Junio 2008).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • John Shearlaw, Bob Young: Again & Again. Sidgwick & Jackson, October 1984, Paperback, ISBN 0-283-99101-1
  • Tom Hibbert: Status Quo. Omnibus Press, 1982, ISBN 0-86001-957-8
  • Neil Jeffries: Rockin' All Over the World. Proteus Books, March 1985, Paperback, ISBN 0-86276-272-3
  • Bob Young: Quotographs – Celebrating 30 Years of Status Quo, IMP International Music Publications Limited, 1985, ISBN 1-85909-291-8
  • Francis Rossi, Rick Parfitt: Just For The Record. Bantam Press, September 1994, hardcover, ISBN 0-593-03546-1
  • Patti Parfitt: Laughing All over the World: My Life Married to Status Quo. Blake Publishing Ltd, October 1998, ISBN 1-85782-198-X
  • David J. Oxley: Rockers Rollin' – The Story of Status Quo. ST Publishing, Januar 2000, Paperback, ISBN 1-898927-80-4
  • David J. Oxley: Tuned To The Music of Status Quo. ST Publishing, 2001, Paperback, ISBN 1-898927-90-1
  • Francis Rossi, Rick Parfitt, Mick Wall: Status Quo. XS All Areas. Sidgwick & Jackson, September 2004, hardcover, ISBN 0-283-07375-6
  • Francis Rossi, Rick Parfitt, Bob Young: Status Quo: The Official 40th Anniversary Edition. Cassell Illustrated, October 2006, hardcover, ISBN 978-1-84403-562-5.
  • Status Quo: La Route Sans Fin, enkonduko de Bob Young, ISBN 2-910196-42-9
  • Eduard Soronellas Vidal (2008). Status Quo: Sobran Acordes, enkonduko de John 'Rhino' Edwards. Barcelona: Lenoir Ediciones. ISBN 978-84-938163-9-1

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Status Quo (band) en la angla Vikipedio.