Skopelos
Aspekto
Skopelos (greke: Σκόπελος, „Rokoklifo“) estas greka insulo en la Egea Maro kiu apartenas al la nordaj Sporadoj. La ĉirkaŭ 85 km² granda kaj ĝis 680 m alta insulo situas nordoriente de Eŭvia (greke: Εύβοια). Skopelos havis en la jaro 2002 ĉ. 4 700 loĝantojn.
La insulo estas tre arbarigita, tipaj agrikulturaj produktoj estas vino kaj prunoj.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Skopelos ĉi tie vivas la plejmulto de la loĝantaro.
- Agnonda
- Glossa kaj Loutraki (dua plej granda haveno de la insulo)
- Klima
Historio
[redakti | redakti fonton]Skopelos estas la antikva Peparethos, kiu en 342 antaŭ Kristo estis detruita fare de Filipo de Makedonio.
Hodiaŭ Skopelos i.a. estas la loĝloko de la germana kantisto Ivan Rebroff.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1981 | 2 728 (Komunumo) |
1991 | 2 603 (Komunumo), 4 658 (Insulo) |
2002 | 4 700 (Insulo) |