Sinagogo de Talino
Sinagogo de Talino | |||
---|---|---|---|
Tallinna sünagoog | |||
sinagogo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 2007 | ||
Lando | Estonio vd | ||
Situo | Tallinn | ||
Situo | |||
Geografia situo | 59° 26′ 19″ N, 24° 46′ 0″ O (mapo)59.4386111124.76666667Koordinatoj: 59° 26′ 19″ N, 24° 46′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
La nuna sinagogo de Talino, estone Tallinna sünagoog, ankaŭ nomata sinagogo Beit Bela,[1] situas en la ĉefurbo de Estonio. La private financita sinagogo en la urbocentro de Talino estis inaŭgurita la 16-an de majo 2007. La konstruaĵo, en kiu povas kunveni 180 homoj por diservoj kaj ĝis 230 por koncertoj kaj aliaj publikaj eventoj, havas tre modernan, lumoplenan, kvazaŭ "aeran" strukturon el betono kaj vitro. Ĝi ricevis tutmondan atenton, ĉar ĝi estis la unua sinagogo, kiu malfermiĝis en Estonio ekde la Dua Mondmilito.
La originala sinagogo, konstruita en 1883, ne estis rekonstruita post kiam ĝi detruiĝus en marto 1944 dum bombado de la urbo fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio - la urbo tiutempe estis okupita fare de la armeo de Nazia Germanio. Ekde tiam, la urbo fariĝis la sola postmilita ĉefurbo de Eŭropo sen sinagogo. Tartu, universitata urbo en sudorienta Estonio kaj la dua plej granda urbo de la lando, ankaŭ havis sinagogon kiu estis detruita dum la Dua Mondmilito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ anglalingva artikolo "nura sinagogo de Estonio inaŭgurita en Talino" la 18-an de majo 2007 en retejo de la organizaĵo "eŭrop-azia juda kongreso". Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2014-01-26 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de la Estonia Juda Centro (EJC) Arkivigite je 2008-10-20 per la retarkivo Wayback Machine estone, angle kaj ruse
- artikolo "Tallinnas avati pidulikult sünagoog" (sinagogo de Talino estis inaŭgurita) kun filmeto la 16-an de majo 2007 en la retejo uudised.err.ee estone
- artikolo "malfermiĝas la unua sinagogo de Estonio ekde la Dua Mondmilito en retejo de la eŭropa juda gazetara agentejo ejpress.org, arkivigita angle
- la estoniaj judoj pretas inaŭguri la novan sinagogon de Talino en retejo de la gazeto International Herald Tribune, arkivigita angle
- artikolo "Peres kaj Metzger atentas malfermon de unua estona sinagogo" en la retejo israelnationalnews.com angle
- pliaj anglalingvaj artikoloj pri la sinagoga malfermo en la retejoj Haaretz Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Independent (arkivigita) kaj Aljazeera.net (same arkivigita)