Simiaso de Tebo
Σιμμίας Θηβαῖος (430 a. K. - 360 a. K.) | ||
---|---|---|
Bildo de Simiaso de Tebo, greka filozofo
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 430 a. K. en Tebo, Grekio | |
Morto | 360 a. K. en Ateno, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Tebo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo matematikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Simiaso de Tebo estis antikva greka filozofo, amiko aŭ frato de Kebo de Tebo kaj disĉiplo de Sokrato kaj Filolao la pitagorano. En sia "Memorabilia", Ksenofono inkludas lin en la intima rondo de la sekvantoj de Sokrato. Laŭ Diogeno Laertio, Simiaso estis aŭtoro de 23 dialogoj, ĉiuj ne plu ekzistantaj, inklude de "Pri la filozofio" kaj "Pri la Muziko".
Oni diras ke Kebo kaj Simiaso ĉeestis la morton de Sokrato, malgraŭ ilia plano helpi Kritonon por liberigo de ilia majstro. En tiu tempo Kebo kaj Simiaso estis junaj kaj gravaj protagonistoj en la dialogoj Fedono kaj Kritonode Platono. Pro ilia lerta argumentado krom la respekto kaj dediĉo kiun Sokrato traktas ilin, tio elmontras la altan konsideron kiun ili havis ne nur inter la disĉiploj sed laŭ la ĝenerala opinio.
En la dialogo Fedro, Sokrato referencas al Simiaso kiel unu el la plej potencaj pensuloj de sia epoko. Laŭ Plutarko, kiu prezentas Simiason kiel unu el la parolantoj en sia dialogo "De Genio Socratis", Simiaso studis en Egiptio kaj familiariĝis kun la mistika religia filozofio de tiu lando.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jacopo Zabarella (1533-1589) itala filozofo