Simbiozo
Aspekto
Simbiozo (greke συμβίωσις, kune + vivo) estas kunvivado de du diferencaj organismoj ĉe kiu la anoj havas reciprokajn avantaĝojn pro la kunvivado. Plej ofte kuniĝas aŭtotrofa kaj heterotrofa organismo.
Tipoj
- ĉe likeno, la fungoj kaj algoj vivas en simbiozo
- mikorizo: ĉe kelkaj pli evoluintaj plantoj, ĉe la radikoj kunvivas fungoj, kies hifoj penetras la radikajn histojn aŭ formas plektaĵon nur surface. Ĉifoje, la fungo helpas la akcepton de nitrogeno kaj ĝi ricevas karbonhidratojn. (orĥideo, trufo)
- ĉe fabacoj vivas rizobiaj bakterioj, kiuj helpas la akcepton de nitrogeno
- ĉe alno, fera, arĝenta arboj kunvivas fungoj (Actinomyces), kiuj helpas la akcepton de nitrogeno
- paguro (Pagurus, Eupagurus) kaj maraj rozoj (Adamsia-, Calliactis-specioj)
- unuĉeluloj en la intestoj de termitoj, remaĉuloj. La unuĉeluloj helpas la malkonstruon de celulozo, lignino
- ŝtonkoraloj (Madreporaria) kaj en ĝi troviĝantaj unuĉelulaj plantoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- simbioto
- parazitismo
- Mutualismo
Galerio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.sci.muni.cz/~mykorrhi/html/symbiozy.htm Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.afscet.asso.fr/Decision.pdf
- http://www.afscet.asso.fr/heritage.pdf
- http://www.abbayeslaiques.asso.fr/SYSTEMIQUE.html Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine