[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Siegfried Auerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siegfried AUERBACH (naskiĝinta en 1885/1886, mortinta la 8-an de aprilo 1971 estis germana idisto kaj membro de la Ido-akademio dum la 1930-aj jaroj.

Pli malfrue li interesiĝis pri Novialo de Otto Jespersen verkonte mem lingvistan artikolon ĉi-lingve Pri nonmediati derivatione in li international lingues (pri nerektaj devenoj de radikoj).

Siegfried Auerbach ĉefredaktis kaj eldonis ankaŭ la gazeton "Weltsprache" de Germana Ido-Federuro, antaŭula organizo de Germana Ido-Societo. En 1922 Auerbach eldonis vortaron germanan-idan[1]. Krome estis kreita de li lernolibro por germanlingvanoj kaj vortaro angla-ida.

En 1937 li forlasis Nazian Germanujon vivonte 34 jarojn en Londono. Estis Auerbach tie prezidanto de la Brita Ido-Societo.[2]. Havis li bonajn rilatojn kun ŝatantoj de aliaj helpolingvoj, ekz. kun adeptoj de Okcidentalo.

  1. Dr. Auerbach, Siegfried: Wörterbuch Deutsch-Ido, Ido-Editerio. Leipzig 1922
  2. Kp. nekrologon fare de Roger Moreaux ĉe: Progreso 228/1971, p. 16

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]