[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Senvoĉa dentala frikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senvoĉa dentala frikativo
θ
IPA-numero 130
Kodoj
HTML, dekume &#θ;
Unikodo, deksesume U+03B8
SAMPA T
vdr
Senvoĉa dentala alproksimanto
θ̞
ɹ̪̊

La senvoĉa dentala frikativo estas konsonanta sono uzata en iuj parolataj lingvoj. Tiu sono ne povas esti trovita en Esperanto. Ekzemple en hispana ĝi povas estis reprezentata per literoj zo kaj co, kiel en "cereza" (ĉerizo). La karaktro θ estas prenita el la islanda lingvo, tre similan formon havas la litero Θ, teto, de la greka alfabeto, kiu signas la saman prononcon (kaj nur havas iom pli mallarĝan horizontalan strekon kiu ne tuŝas la ĉirkaŭan ovalon).

Por fari /θ/, metu la pinton de via lango inter viajn superajn kaj malsuperajn dentojn. Puŝu aeron el via buŝo inter via lango kaj viaj dentoj. Vibrigu viajn voĉkordojn.

Kompreneble, la sono proksime parencas al la voĉa dentala frikativo - pri klarigoj vidu tie.