El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sento laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas:
- la kapablo senti korpe aŭ morale - do ricevi per iu el la kvin tiucelaj organoj impreson, kiu sciigas nin pri la ekzisto kaj la ecoj de la eksteraj objektoj; sentokapablo ĝenerala;
- agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de fizikaj kaŭzoj: ekzemplaj sentoj estas doloro, ĝuo, plezuro, sufero aŭ volupto;
- agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de nemateriaj moralaj kaŭzoj (ĝojo, malĝojo, enuo, moko, honto, fiereco, surprizo, timo, bedaŭro, admiro, amo, malamo ktp.) - sinonime uzeblas la vorto sentimento;
- ama aŭ malama inklino al iu; korsento;
- sentilo estas aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en aparate aŭ komputile trakteblan signalon.
|
| „ Li deziris komuniki al ĉiuj la sentojn, kiuj plenigis lian animon. ” |
|
|
| „ Tiam strangaj sentoj enigas nian animon. ” |
|
|
| „ Liaj sentoj elŝprucas en lia parolmaniero. ” |
|
|
| „ Li estas tre sinretena en la esprimo de siaj sentoj. ” |
|
|
| „ Iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj.[1] ” |
|