Sensiva stilo
Sub la nocio empfindsamer Stil (germanlingva; eo: sensiva stilo) oni komprenas muzikan stildirekton, kiu anstataŭis ekde 1720-aj ĝis 1730-aj jaroj la barokmuzikon. Ĝia tonlingvo estas subjektive multemocia, la melodifrazoj devis tuŝi la aŭskultantojn senpere kaj rekte. Tipaj rekoniloj estas lombardaj ritmoj, apoĝaturoj kaj suspirmelodiko.
La kompozicia strukturo plifaciliĝis, la ĝeneralbaso (kontinua baso) perdis gravecon, kaj la harmonia ritmo pli malrapidiĝis.
Influoj de la epokosento
[redakti | redakti fonton]Simile al la arkitekturo (rokoko [proksimume 1720–1760]) okazis malakcepto de strikta reguleco de la pli antaŭa muzika praktiko, kunstampita de Johann Sebastian Bach, kaj stilŝanĝo al pli da emocio – sed alie ol en rokoko ankaŭ per pli simplaj rimedoj. Ĉi tiuj ŝanĝoj okazis samtempe en la landoj de okcidenta kaj meza Eŭropo.
Gravajn kontribuaĵojn faris komponistoj kiel Domenico Scarlatti, Giuseppe Tartini, Giovanni Battista Sammartini kaj Giovanni Battista Pergolesi, Jean-Marie Leclair, Georg Philipp Telemann, Johann Joachim Quantz, Johann Adolf Hasse, Carl Philipp Emanuel Bach kaj aliaj filoj de Bach, Georg Christoph Wagenseil kaj Johann Stamitz.
Influon donis ankaŭ la muzikinstrumento (tendenco al fluto, arĉinstrumentoj kaj klaviceno).
Komence de la 18-a jarcento Domenico Scarlatti faris la klavicensonaton ĉefĝenron de la epoko.
Komparo de galanta kaj sensiva stilo
[redakti | redakti fonton]La sensiva stilo povas esti rigardata kiel intensigo de la galanta stilo.
La galanta stilo
[redakti | redakti fonton]ekestis jam en malfrua baroko deturnante sin de la strikta polifonia stilo.
- Plej gravaj ekkoniloj:
- proksimeco al idealo de belkanto (kantebleco, natureco, komprenebleco)
- travidebla malmultvoĉeco, domina melodivoĉo
- simplaj, sed efektoplenaj harmoniaj sinsekvoj
- mallongaj, simplaj melodiofrazoj, kiuj ofte ripetiĝas
- elegantaj melodiko kaj ornamado
La sensiva stilo
[redakti | redakti fonton]- allasado de emocio kaj sensaco
- intensigo de la galanta stilo (en norda Germanio inter 1740 kaj 1765), kulmino en la 1770-aj jaroj (kiam la klasikismo jam establiĝis)
- ofta ŝanĝo de afekcioj
- kunligoj kun Sturm und Drang; (nocio laŭ teatraĵo de Friedrich Maximilian Klinger)
- kelkaj paraleloj en la muzikdramo (Franz Benda, reformoperoj de Gluck, partoj de la opero Idomeneo de W. A. Mozart)
Gravaj komponistoj
[redakti | redakti fonton]- Domenico Scarlatti (1685–1757): kvankam samaĝa kun Bach, li prezentas ponton al la fruklasikismo – aparte per sia muziko por klaviceno kaj antaŭuloj al posta pianosonato. Lian eksperimentemon Barbara Zuber nomas „Sovaĝaj floroj je la barilo de klasikismo“. Hispanaj dancformoj kaj popolmuziko ankaŭ en „feŭdalaj“ sonatoj donas al la aŭskultantoj ĉiutagajn sonspertojn.
- Carl Philipp Emanuel Bach (1714–1788): Elstara ekzemplo estas lia sonato n-ro 6 (en c/E♭), kiun li enprenis en sian konatan pianoinstruilon Versuch über die wahre Art das Clavier zu spielen (plej grava eldono en 1753).
- Johann Christian Bach (1735–1782) kaj lia influo sur juna Mozart (Londono 1764)
- Georg Philipp Telemann
- Giovanni Battista Pergolesi
- Carl Ditters von Dittersdorf
- Georg Christoph Wagenseil
- Johann Stamitz kaj Johann Adolf Hasse
- Leopold Mozart (inter alie lia disvastiĝinta Gründliche Violinschule (1756, 3. Auflage 1787)
- Johann Joachim Quantz (1697–1773: Kiel C. P. E. Bach kaj L. Mozart ankaŭ li verkis fundamentan instruilon, Versuch einer Anweisung die Flöte traversiere zu spielen (1752).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tempolato de la barokaj kaj klasikaj komponistoj Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine