[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Seno (Teruel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seno
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44561
Demografio
Loĝantaro 41  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 0° 20′ U (mapo)40.8125959-0.33774349999999Koordinatoj: 40° 49′ N, 0° 20′ U (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 17,850281 km² ( 178 5.0 281 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Seno (Provinco Teruelo)
Seno (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Seno
Seno (Hispanio)
Seno (Hispanio)
DEC
Situo de Seno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seno (Teruel) [+]
vdr

Seno [SEno] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Monto nomita "Los fantasmas" (La fantomoj), en Seno (Teruel).

Ĝi estas laŭ ŝoseo je 127 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 792 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudo de la komarko en kiu ĝi limas kun tiu de Berge okcidente. La teritorio estas propra de la transiro al la Iberia Sistemo de la Provinco Teruelo, pro kio ĝi estas de alta altitudo kaj kun variaj montetaj zonoj kaj ravinoj.

Los Olmos estas inter Molinos okcidente, Mas de las Matas (oriente) kaj Castellote (tute apude, sude) laŭ la regiona ŝoseo A-226.

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de Seno. Estas arkeologiaj restaĵoj de Bronzepoko kaj Ferepoko kaj setlejo de iberoj. La historio de la loko estas ligita al la templanoj kiu havis sidejon en Castellote. Plej frua mencio estas de 1194. En la 12-a jarcento la reĝo de Aragono donis Seno al la templanoj kun Cuevas de Cañart, Castellote, Bordón kaj Santolea. En 1789 ĝi sendependiĝis disde Castellote.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loko restis en teritorio de la respubliko el julio 1936 ĝis marto 1938.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Seno pro rura elmigrado ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj oni malaltiĝis el 351 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 44 loĝantoj.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥara turo, ermitejo, urbodomo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple al naturaj fontoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]