Ĝis la bordo de la rivero Rejno, kiu samtempe estas la limo al Francio, de la komunuma centro estas 9 kilometroj okcidenten, ĝis la urbo Strasburgo estas 16 kilometrojn norden kaj ĝis la urbo Frajburgo 60 kilometrojn suden. Trafike la komunumo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.