Saint-Gingolph (Haute-Savoie)
Saint-Gingolph | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Alveno al Saint-Gingolph, de Évian-les-Bains
| |||
komunumo en Francio limurbo urbo dividita de landlimo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Haute-Savoie (Alta Savojo) | ||
INSEE kodo | 74237 [+] | ||
Poŝtkodo | 74500 | ||
Kodo laŭ INSEE | 74237 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 895 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 24′ N, 6° 48′ O (mapo)46.3922222222226.8019444444444Koordinatoj: 46° 24′ N, 6° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | De 372 m al 1520 m | ||
Areo | 7,33 km² ( 733 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Gingolph (Haute-Savoie) [+] | |||
Saint-Gingolph ([sɛ̃ĵɛ̃golf]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 895 loĝantoj. Aliflanke de la rivero Morge situas samnoma sivsa komunumo, kiu ĝis antaŭ 1569 formis unu solan komunumon de la Grafolando Savojo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Gingolph situas ĉe la suda bordo de Lago Lemano, proksimume 26 km oriente de Thonon-les-Bains. Trafluas ĝin rivero Morge, kiu markas la francan-svisan limon, kaj limon kun Saint-Gingolph en Kantono Valezo, kvankam la fluo de rivero Morge estas tute sur la franca teritorio. Ĝia plej alta punkto estas la monto Pic de Blanchard, 1520 m de alteco.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La najbaraj komunumoj estas okcidente: Meillerie; sude: Thollon-les-Mémises kaj Novel; kaj oriente Saint-Gingolph (Valezo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Collombey-Muraz datiĝas el la jaro 1153 kiel Sanctus Gengulfus. Saint-Gingolph dum mezepoko estis komunumo de la Grafolando Savojo. La komunumo estis konkerita en la jaro 1536 de valezanoj kaj bernanoj. En kontrakto de 1569 la rivero Morge estis difinita kiel limo inter Savojo kaj Valezo, kio kondukis al la divido de la komunumo, kiu divido definitive konfirmiĝis post la fondo de la Kantono Valezo en la jaro 1815.[1]