Sonpha aŭ Songpa estas unu el la sume 25 urbodistriktoj, koree nomataj -gu (en koreaj karaktroj구, per ĉina skribo 區) de Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio. Per koreaj karaktroj la distrikto skribiĝas 송파구 kaj per ĉina skribo松坡區. Laŭ la censo de 2023, en la urbodistrikto vivis 661 515 loĝantoj sur areo de 33,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 519 loĝantoj/km². La areo situas ĉe la suda bordo de la rivero Han, en la sudorienta parto de la urbego. En la Olimpika parko okazis la plej multaj eventoj de la Somera Olimpiko 1988.