[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Oĉi ĉornie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oĉi ĉornie
filmo
Originala titolo Oci ciornie, Очи чёрные
Originala lingvo itala lingvo • rusa lingvo
Kina aperdato 1987, 4 feb. 1988
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, dramo
Kameraado Franco Di Giacomo
Reĝisoro(j) Nikita Miĥalkov
Produktisto(j) Silvia D'Amico Bendicò • Carlo Cucchi
Scenaro Nikita Miĥalkov • Suso Cecchi d'Amico • Aleksandr Adabashyan
Loko de rakonto Rusia Imperio
Muziko de Francis Lai
Rolantoj Marcello Mastroianni • Silvana Mangano • Yelena Safonova • Marthe Keller • Vsevolod Larionov • Innokenty Smoktunovsky • Pina Cei • Roberto Herlitzka • Paolo Baroni • Oleg Tabakov • Ivana Rumor • Renzo Marignano • Yuri Bogatyryov • Maria Grazia Bon • Dmitry Zolotukhin • Aleksandr Adabashyan • Aleksandr Filippenko • Max Turilli • Francesco De Rosa • Loredana Martinez
Produktinta firmao Rai 1
Honorigoj Silver nugget for the best foreign film
IMDb
vdr

Nigraj okuloj (Oci ciornie, Oĉi ĉornie [ˈɔːtʃi ˈtʃɔrnje], transskribaĵo de rusa: Очи чёрные [ˈotɕɪ ˈtɕɵrnɨjɪ]) estas ital-soveta amafera komedi-drama filmo de 1987 reĝisorita de Nikita Miĥalkov. Kun agado okazanta en Italio kaj Rusio en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito, ĝi rakontas la historion de edziĝinta italo kiu enamiĝas al edziniĝinta rusino. Stelulas Marcello Mastroianni kaj Jelena Safonova, kaj la filmo ricevis pozitivajn recenzojn el kritikistoj. La titolo de la filmo referencas al samnoma populara rusa kanto verkita de Jevhen Hrebinka en 1843.

La filmo estis inspirita de kvar rakontoj de Anton Ĉeĥov, ĉefe de Dama s sobaĉkoj (Damo kun hundeto). Ĝi estis adaptita de sovet-itala teamo formita de Aleksander Adabaŝjan, Suso Cecchi d'Amico kaj Nikita Miĥalkov. La voĉo de Mastroianni estis dublita de Miĥalkov mem por la rusa versio. Tiu estis la lasta filmo de Silvana Mangano.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Romano sidas ĉe tablo en malplena restoracio sur itala ŝipo, trinkante. Kiam Pavel, mezaĝa ruso dum sia mielmonata plezurkrozado, eniras la ĉambron, ambaŭ viroj ekas konversacion. Romano mencias ke li siatempe vojaĝis al Rusio pro virino, kaj intrigita Pavel demandas aŭdi lian rakonton.

Naskita de malriĉa familio, Romano diplomiĝis kiel arkitekto sed li neniam havis ŝancon praktiki sian profesion post sia geedziĝo kun tre riĉa virino nomita Elisa, kiu estas okupata pri administrado de banko kiun ŝi ĵus heredis. Kun malmulto farenda, Romano prenas solecan ferion en multekosta kuracloko. Tie li renkontis Anna, rusan virinon ferianta per si mem, kiu rakontas al li pri sia malriĉa devenfono kaj sia geedziĝo al riĉulo por sekureco. Post unu nokto kune, Anna lasas al Romano adiaŭan leteron kaj vojaĝas reen al Rusio.

Decidinte ke li volas pasigi sian vivon kun ŝi, Romano, kun preteksto esplori komercŝancojn, vojaĝas al Rusio al la malproksima urbo de Anna. Dum la edzo de Anna estas okupata aranĝi akcepton por eminenta eksterlanda gasto, Romano sekvas Anna kaj sukcesas sekrete renkontiĝi kun ŝi en kokinejo. Romano promesas ke se ŝi atendos lin, li vojaĝos al Italio kaj separiĝos de sia edzino.

Siatempe reen al Italio, li malkovras ke la banko de lia edzino Elisa kolapsis kaj voktoj metis ŝian grandiozan domon por vendo. Elisa bonvenigas Romano'n tenantan la leteron kiun li ricevis de Anna, kaj demandas al li ĉu li havas amanton en Rusio. Romano neas ĝin, kaj la du iel akordiĝas. Poste Elisa neatendite heredas heredaĵon kaj tiel la paro povas rekomenci sian luksan vivstilon.

Post aŭdado de la rakonto de Romano, Pavel mencias ke lia edzino estis forlasinta tre malfeliĉan geedziĝon kaj kiel necesis longa tempo por persvadi ŝin reedziĝi. La konversacio estas subite interrompita fare de la kuiristo de la ŝipo, kiu envenas kaj diras al Romano komenci meti la tablojn por lunĉo. Pavel, ekkomprenis ke Romano estas dungita sur la ŝipo, senkulpigas sin kaj iras serĉi sian edzinon, kiu fakte estas Anna.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Marcello Mastroianni kiel Romano Patroni
  • Silvana Mangano kiel Elisa, la edzino de Romano
  • Marthe Keller kiel Tina, la amantino de Romano
  • Isabella Rossellini kiel Claudia, la filino de Romano
  • Pina Cei kiel la patrino de Elisa
  • Jelena Safonova kiel Anna Sergejevna, la edzino de la guberniestro
  • Innokenti Smoktunovskij kiel la Guberniestro de Sisojev
  • Vsevolod Larionov kiel Pavel Aleksejev

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]