Nupce
Aspekto
Nupce estas monto en la regiono Ĥumbu de Mahalangur Himal, en la nepala Himalajo. Ĝi kuŝas je nur du kilometrojn OkSOk de la monto Ĉomolungmo. Nupce estas tibeta vorto por "okcidenta pinto", ĉar ĝi ja estas la okcidenta segmento de la montareto Lhotse-Nupce.
Mezuraro
[redakti | redakti fonton]La longa orient-okcidenta ĉefa krestaro de Nupce estas kronita de sep pintoj:
Pinto | metroj | futoj | Latitudo (N) | Longitudo (Or) |
---|---|---|---|---|
Nupce I | 7,861 | 25,791 | 27°57′59″ | 86°53′24″ |
Nupce II | 7,827 | 25,679 | 27°57′52″ | 86°53′34″ |
Nupce Ŝar I | 7,804 | 25,604 | 27°57′41″ | 86°53′47″ |
Nupce Nup I | 7,784 | 25,538 | 27°58′05″ | 86°53′08″ |
Nupce Ŝar II | 7,776 | 25,512 | 27°57′39″ | 86°53′55″ |
Nupce Nup II | 7,742 | 25,400 | 27°58′06″ | 86°52′54″ |
Nupce Ŝar III | 7,695 | 25,246 | 27°57′30″ | 86°54′42″ |
Historio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa pinto, Nupce I, estis unuafoje grimpita en la 16a de majo 1961 fare de Dennis Davis kaj la ŝerpa Taŝi kaj la venontan tagon de Chris Bonington, Les Brown, James Swallow kaj Pemba Ŝerpa, membroj de brita ekspedicio.[1][2]
Vidoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Walmsley, Joe (1961). “Nuptse”, Alpine Journal, p. 209 – 234. Alirita 29a de Aprilo 2014..
- ↑ Bonington, Chris (1962). “Nuptse”, Journal XIII, p. 306 – 312. Alirita 29a de Aprilo 2014.. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nupce ĉe Summitpost
- Nupce ĉe Peakware Arkivigite je 2005-12-27 per la retarkivo Wayback Machine - fotoj
- Günther Seifferth, Nupce ĉe himalaya-info.org.