Ne-metropola Nov-Jorkio
Aspekto
Ne-metropola Nov-Jorkio, angle Upstate New York, estas ne-oficiala nomo de la parto de Nov-Jorkio, kiu malinkluzivas la metropolan areon de Novjorko kaj Long-Insulon.
Oficiala limo inter la ne-metropola kaj la metropola (Downstate) partoj ne ekzistas, sed ekzistas pluraj kriterioj, laŭ kiuj iu loko apartenas al unu aŭ alia parto:
- Novjorko situas ĉe la maro; do ju pli alte situas iu loko, des pli ĝi emas esti ne-metropola. La angla vorto "up" ĝuste signifas "supren".
- Novjorko situas plej sude en la subŝtato Nov-Jorkio. Ĉar sur mapoj nordo ofte estas supre, la ne-metropola parto situas "supre" ankaŭ sur mapoj.
- Laŭ la pligrandiĝo de Novjorko oni emas repuŝi la limon de Ne-metropola Nov-Jorkio ekster la kreskantajn antaŭurbojn de Novjorko.