Nagykeresztúr
Aspekto
Nagykeresztúr [nadjkerestUr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Salgótarján. Nagykereszt signifas: granda kruco.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Koordinatoj: 48° 02′ 19″ N 19° 43′ 20″ O / 48.03861 °N, 19.72222 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 02′ 19″ N 19° 43′ 20″ O / 48.03861 °N, 19.72222 °O (mapo)
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 3129
- Telefonprefikso: 32
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagykeresztúr situas sub monto 456 m-ojn alta en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bátonyterenye kaj Salgótarján troviĝas po 14, Pásztó 15, Szécsény 17 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en la 1330-aj jaroj, kiel vilaĝo havanta preĝejon. Supozeble dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La loko ĝis 1999 estis ekstera parto de Lucfalva, tiam nova municipo fondiĝis. La sporadaj loĝdomoj komencis formiĝi en la 1930-aj jaroj. Vilaĝservoj estas biblioteko, kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- preĝejo omaĝe al Laborista Sankta Jozefo