Novpaganismo
Novpaganismo estas ĝenerala termino, kiu inkluzivas multajn modernajn religiajn movadojn, precipe tiujn, kiuj influiĝis de la antaŭ-kristanaj paganaj kredoj de Eŭropo.
Novpaganismo estas starigita ĉefe kiel revivigo de la eŭropa paganismo kun kelkaj orientaj ideoj kiaj karmo aŭ renaskiĝo. Oni povas dividi ĝin precipe en du movadojn: Vikanojn, kiuj precipe kredas je la uzado de magio, kaj diversaj ritualoj- kaj tiujn kiuj sekvas ian rekonstruon de antikva historia pagana religio (ekz. Asatro, Viko).
Paganismo estas tre diversa religiaro; foje oni diras, ke estas tiom da paganismaj religioj, kiom estas da paganoj. Malgraŭ tio ke paganoj ofte kreas sian propran kredon, ekzistas multaj principoj komunaj inter ili. Tiuj povas inkluzivi respekton por la naturo aŭ ekologiismo, kredon je gedioj, kredon je magio, uzon de antikvaj mitoj, kaj ofte la kredon je kaj renaskiĝo kaj karmo.
Historio de novpaganismo
[redakti | redakti fonton]Originoj
[redakti | redakti fonton]La estiĝo de novpaganismo komencis dum la 18a jarcento pro la Renaskiĝo kaj la reenkonduko de Klasicismon kaj reinteresiĝo pri greko-romaj multdieco, post la eldono de verkoj kiaj la 'Theologia mythologica' (1532).
La romantikisma movado de la 18-a jarcento alligis al la retrovo de la malnovan gaelan kaj malnovan norsan literaturojn kaj poeziojn. Nov-druidismo havis sian komencon eĉ tiom frue ke 1717, je la fondado de la Druida Societo. La 19-an jarcenton okazis subita interesiĝo pri germana paganismo kaj revivigo vikinga en Britujo kaj Skandinavujo. En Germanujo okazantis la Völkisch movado. Ĉi tiuj novpaganismemoj samtempis kun romantikisma interesiĝo pri folkloro kaj okultismo, la multloka emerĝo de paganaj temoj en literaturo, kaj la ekekzisto de naciismo.
Okulta Revigliĝo
[redakti | redakti fonton]Dum ĉi tiu revigliĝo en Britujo, Nov-druidaj kaj kelkaj okcidentaj okultaj grupoj emerĝis, kiaj ekz. la 'Hermetix Order of the Golden Dawn' kaj la 'Ordo Templi Orientis'. Kune kun ĉi tiuj fruaj okultaj organizacioj, ankaŭ ekzistis aliaj sociaj fenomenoj kiaj la interesiĝo pri mediumeco, magio, kaj aliaj eksternaturaj kredoj kiuj tiutempe plej populariĝis dum la malfrua 19-a jarcento kaj la frua 20-a.
Alia grava influo dum ĉi tiu tempo estis la romantikisma estetika movado, kiu adoris la naturan mondon kaj ofte referencis al la gedioj de la pratempo. La romantikismaj poetoj, la eseistoj, artistoj kaj aŭtoroj kiuj uzis ĉi tiujn temojn en siaj verkoj poste vidiĝis kiaj subtenantoj de progresemaj kredoj pri amo, feminismo, pacifismo, kaj similaj temoj.
Revivigo de paganismo
[redakti | redakti fonton]Dum la 1920-aj jaroj teoriis Margaret Murray ke paganisma religio neprisciata sekrete travivis la persekutado de la antaŭa tempo. Ties teorio estas nun plejparte pruvate falsa, ĉar ŝi bazigis ĝin sur la fakto ke la rakontoj kiujn faris la persekutitaj dum torturado similas unu al la aliaj; ĉi tiu simileco estas nuntempe kredita ekzisti pro la fakto ke la manlibroj de pagan-persekutado enhavis kelkajn kutimajn demandojn. La ideoj de Murray, tamen, ege influis kelkajn novpaganajn emojn; dum la 1940-aj jaroj, Angla viro nomata Gerald Gardner diris ke li adeptigiĝis en koveno de New Forest. Gardnerisma Viko temas pri tiuj sektoj de Viko, kiu kiel eble plej gravigas kaj sekvas la instruataĵojn de Gardner.
Tradicioj
[redakti | redakti fonton]Viko
[redakti | redakti fonton]Viko estas unu de la plej grandaj religionoj kiuj apartenas al novpaganismo. Fondita dum la 1940-aj jaroj de Gerald Gardner, ĝi ne plu estas nur unu religio, sed religio kiu havas multajn sektojn, ĉiuj el kiuj havas siajn proprajn kredojn.
Norda
[redakti | redakti fonton]Balta
[redakti | redakti fonton]Keltbaza
[redakti | redakti fonton]Slava
[redakti | redakti fonton]Armena
[redakti | redakti fonton]La armena indiĝena kredo, ankaŭ nomata armena novpaganismo aŭ hetanismo (armene: Hetanosutjun; parenca vorto de "pagano"), estas moderna pagana nova religia movado, kiu revenas al la historiaj, antaŭ-kristanaj kredaj sistemoj kaj al etna religio de la praaj armenoj. La sekvantoj de la movado nomas sin "Hetanoj" (armenaj: Hetanos, t.e. "pagana").
Novtempa
[redakti | redakti fonton]Festoj
[redakti | redakti fonton]Novpaganoj festas multajn festojn. La plej kutime celebrataj estas tiuj de la Vikanoj (pro tio, ke ili estas la plej multaj), tamen ekzistas ankaŭ aliaj ne-tro-oftaj inter la aliaj novpaganismaj religioj. Por vidu liston de la festoj, bonvolu legu la artikolon pri novpaganaj festoj.