Nová Bělá
Nová Bělá | |||
kvartalo | |||
Kapelo en Nová Bělá
Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Nová Bělá | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Situo | Nová Bělá | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 13″ N 18° 15′ 15″ O / 49.75361 °N, 18.25417 °O (mapo) | ||
Areo | 7,1745 km² (717,45 ha) | ||
Loĝantaro | 2 207 (2021) | ||
Denseco | 307,62 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1392 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 724 00 | ||
Situo de Nová Bělá enkadre de Ĉeĥio
| |||
Nová Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Nová Bělá | |||
Retpaĝo: www.novabela.ostrava.cz | |||
Portalo pri Ostrava |
Nová Bělá estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 207 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio estas el la jaro 1392, kiam olomouca episkopo Nikolao konfirmis doton al edzino de episkopa marŝaleto. Nová Bělá estis fondita verŝajne dum interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj kaj nome pli poste ol la najbara Stará Bělá, kiel signas ĝia nomo. En la dua duono de la 18-a jarcento estiĝis proksime vilaĝeto Mitrovice, kiu en la jaro 1830 havis 24 domojn kaj 173 loĝantojn. En la jaro 1850 ĝi fariĝis parto de Nová Bělá kaj en la jaro 1945 kun Nová Bělá ĝi konstrue kuniĝis. En la jaro 1952 la nomo Mitrovice estis nuligita.
Kiel plimulto de ĉirkaŭaj municipoj ankaŭ Nová Bělá havis pure agrikulturan karakteron. Tiu ĉesis dank' al industriigo de la ĉirkaŭaĵo en la dua duono de la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento. Ĉi tieaj loĝantoj senĉese pli ofte serĉis laboron en la industriaj entreprenoj. Plialtiĝis ankaŭ nombro de loĝantoj - el 556 en la jaro 1843 je 1756 en la jaro 1940.
Baza lernejo estis establita en la jaro 1862. Antaŭe la infanoj vizitadis malnovbelan lernejon. La vilaĝo ne ĝistendis la propran paroĥon kaj ĝi restis alparoĥigita al Stará Bělá. En la municipo troviĝas sole kapelo de sankta Kruco el la jaro 1795. La loĝantoj el Mitrovice falis sub paskovan paroĥon kaj al Paskov ili ankaŭ sendis siajn infanojn. Nur ekde la jaro 1909 la lernantoj vizitadis lernejon en Nová Bělá.
La devene memstara municipo estis la 1-an de julio 1941 aligita al Moravia Ostrava. En la jaro 1954 ĝi memstariĝis kaj la memstara ĝi restis ĝis la jaro 1974. Ekde la 1-a de januaro 1975 ĝi estas denova parto de Ostrava.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 718 |
1880 | 696 |
1890 | 825 |
1900 | 939 |
1910 | 1 087 |
1921 | 1 083 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 400 |
1950 | 1 567 |
1961 | 1 437 |
1970 | 1 334 |
1980 | 1 406 |
1991 | 1 460 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 565 |
2011 | 1 764 |
2021 | 2 207 |
|