Municipo Ropaži
municipo Ropaži (Ropažu novads) | ||
municipo | ||
Riga termoelektra centralo-2
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | A2 Rigo-Pskovo | |
- Ŝoseo | A4 Norda pretervojo de Rigo | |
- Ŝoseo | E22/A6 Rigo-Moskvo | |
- Ŝoseo | E67/A1 Rigo-Talino | |
Urbo | Vangaži | |
Riveroj | Lielā Jugla, Mazā Jugla, Tumšupe, Krievupe | |
Ĉefurbo | Ulbroka | |
Areo | 536 km² (53 600 ha) | |
Loĝantaro | 31 697 (2021[1]) | |
Denseco | 59,14 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-080 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Ropaži Municipality | ||
Retpaĝo: ropazi.lv | ||
La distrikto > municipo Ropaži (latve Ropažu novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Ropažu novads, Garkalnes novads, Stopiņu novads, Vangažu pilsēta). La centro de la distrikto situas en vilaĝo Ulbroka.
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, sude distrikto Ogre kaj distrikto Salaspils, okcidente ŝtata urbo Rigo, kaj norde distrikto Ādaži.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio, en la parto de Livonia Ordeno. Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto situas plejparte en la Ropažu ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Mineraloj: dolomito (Gaitiņi, Sienāži), sablo kaj gruzo (Garkalne, Krievupe). Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, dominas la supraj devoniaj sedimentoj, nordokcidente - mezaj devoniaj. Plejparte pinarbaroj.
Averaĝa temperaturo: -5 - -6 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 650–750 mm jare.[2]
Riveroj
[redakti | redakti fonton]Preskaŭ la tuta distrikto situas en la Daŭgava baseno. Gravaj riveroj: Lielā Jugla, Mazā Jugla, Tumšupe, Krievupe.
Lagoj
[redakti | redakti fonton]La plej grandaj lagoj en la distrikto estas lagoj Lielais Baltezers (parte, 6 km²), Mašēnu (0,4 km²), Langstiņu (0,4 km²), Lielais Jūgezers (0,3 km²), Sudrabezers (0,3 km²).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Distrikto Ropaži havas 31 697 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 59 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[3][4] |
---|---|---|---|---|
1. | Vangaži | Urbo | — | 3552 |
2. | Ulbroka | Vilaĝo | Stopiņu | 3102 |
3. | Dreiliņi | Vilaĝo | Stopiņu | 2777 |
4. | Garkalne | Vilaĝo | Garkalnes | 2019 |
5. | Saurieši | Vilaĝo | Stopiņu | 1815 |
6. | Ropaži | Vilaĝo | Ropažu | 1661 |
7. | Berģi | Vilaĝo | Garkalnes | 1400 |
8. | Upeslejas | Vilaĝo | Stopiņu | 1281 |
9. | Upesciems | Vilaĝo | Garkalnes | 1258 |
10. | Dzidriņas | Vilaĝo | Stopiņu | 1213 |
Administraj unuoj
[redakti | redakti fonton]Urbo (pilsēta)
[redakti | redakti fonton]Vangažu pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)
[redakti | redakti fonton]Garkalnes pagasts, Ropažu pagasts, Stopiņu pagasts.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vangaži urbocentro
-
Ropaži kastelruinoj
-
Rivero Lielā Jugla proksime de Silakrogs
-
Lago Lielais Jūgezers
-
Rivero Krievupe
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)