Mpemba-efiko
Aspekto
La Mpemba-efiko aŭ Mpemba-paradokso estas tiu observado, ke en specifaj cirkonstancoj, la pli varma akvo frostas pli rapide ol la malvarma.
La nomo devenas de la re-malkovranto de la efiko, la tanzania lernejano Erasto B. Mpemba. Lia klaso eksperimentis dum lerneja horo pri frostiĝo en 1963, kiam li spertis tiun interesaĵon. En 1969, Mpemba kaj D-ro Osborne kune publikigis la observojn.
Oni tiel klarigas la aferon:
- diferenca difino de la frostiĝo (ĉu jam la surfaca glaciiĝo signifas frostiĝon aŭ nur estiĝon de glacibloko?)
- vaporigado, reduktiĝo de la glaciiĝanta maso
- konvekto
- insula efiko de la frostiĝo
- efiko de bolado liberiganta gasojn
- trofrostiĝo
La efikon jam observis antikvaj sciencistoj kiel Aristotelo, Francis Bacon kaj René Descartes.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ball, P. (2006) "Does hot water freeze first?", Physics World, 19(4), Aprilo, 19-21