Mimedoj
Mimedoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dumetella carolinensis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genera
| ||||||||||||||
Allenia | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mimedoj (Mimidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Kelkaj specioj estas la Mokbirdo (Mimus polyglottos) kaj la Katbirdo.
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Genro: Dumetella, 1 specio:
- Genro: Melanoptila, 1 specio:
- nigra katbirdo (Melanoptila glabrirostris)
- Genro: Mimus, 14 specioj, inter kioj:
- norda mokbirdo (Mimus polyglottos)
- tropika mokbirdo (Mimus gilvus)
- Genro: Oreoscoptes, 1 specio:
- artemisia mokbirdo (Oreoscoptes montanus)
- Genro: Toxostoma, 10 specioj:
- rufa mokbirdo aŭ bruna toksostomo (Toxostoma rufum)
- longbeka mokbirdo aŭ longbeka toksostomo (Toxostoma longirostre)
- Kozumela toksostomo aŭ Kozumela mokbirdo (Toxostoma guttatum)
- griza mokbirdo aŭ griza toksostomo (Toxostoma cinereum)
- mallongbeka mokbirdo aŭ mallongbeka toksostomo (Toxostoma bendirei)
- makuleta mokbirdo aŭ makuleta toksostomo (Toxostoma ocellatum)
- kurbbeka mokbirdo aŭ kurbbeka toksostomo (Toxostoma curvirostre)
- Kalifornia mokbirdo aŭ Kalifornia toksostomo (Toxostoma redivivum)
- ruĝanusa mokbirdo aŭ ruĝanusa toksostomo (Toxostoma crissale)
- dezerta mokbirdo aŭ dezerta toksostomo (Toxostoma lecontei)
- Genro: Melanotis, 2 specioj
- Genro: Allenia, 1 specio
- Genro: Margarops, 1 specio
- Genro: Cinclocerthia, 2 specioj.
Rekoniloj
[redakti | redakti fonton]La 25 centimetrojn longa mokbirdo havas grizan dorson, pli malhelajn flugilojn kun blankaj flugilstrioj, longan nigran voston kun blankaj eksteraj plumoj. La svelta, nigra beko estas malmulte kurbigita malsupren.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nearktisa-neotropisa disvastiĝejo etendiĝas de la sudo de Kanado tra Usono ĝis Meksiko kaj en la Karibon; la plej ofta estas la birdo en la regiono de Florido ĝis Teksaso. Ankaŭ en Germanio (Bremeno) kaj en la regiono de Ruhr (Recklinghausen) oni ekvidis ĝin. La mokbirdo vivas en diversaj vivejoj, kiel malfermaj pampoareoj, duondezertoj, arbarregionoj, kampoj kaj loĝataj regionoj.
Konduto
[redakti | redakti fonton]La longe persista, kompleksa kantado de la mokbirdo, kiu eĉ vokojn kaj sonojn de aliaj bestoj samkiel medibruojn, la tutan tagon ĝis en la nokto estas aŭdebla. La kantrepertuaro de la masklo konsistas el 50-200 kantoj.
Per siaj longaj kruroj la birdo sur la grundo serĉas je nutraĵo, al kiu apartenas senvertebruloj, semoj kaj aliaj fruktoj. Dum la nutraĵserĉado la Mimedo disetendas siajn flugilojn kaj montras la blankajn flugilmakulojn. Tiu sinteno aŭ servas por la distriktprotektado aŭ por ekfuĝigi bredobestojn.
La birdo estas konata kiel sentima kaj agresema; ĝi defendas impete la kov- kaj la vintroregionon. Kelkfoje la mokbirdo alvokas per specifa voko samspeciulon por helpo, por komune fuĝigi rabiston.
Generado
[redakti | redakti fonton]La mokbirdo konstruas pelvetoforman neston el tigoj kaj branĉeroj sur malalta branĉo en densa arbustaro en malferma pejzaĝo. Du ĝis ses ovojn la ino sola dum 12 ĝis 13 tagoj kovas. Post naŭ ĝis dek du tagoj la junbirdoj ekflugas.
Aliaĵoj
[redakti | redakti fonton]La mokbirdo (angle „Mockingbird“) estas la ŝtata emblembirdo de Arkansaso, Florido, Misisipio, Tenesio kaj Teksaso.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Colin Harrison & Alan Greensmith: Vögel. Dorling Kindersly Limited, London 1993,2000, ISBN 3-8310-0785-3
- Bryan Richard: Vögel. Parragon, Bath, ISBN 1-4054-5506-3