Mikimoto Kokichi
Mikimoto Kokichi | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | 吉松 |
Naskiĝo | 10-an de marto 1858 en Toba |
Morto | 21-an de septembro 1954 (96-jaraĝa) en Japanio |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Ryūzō Mikimoto (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto politikisto inĝeniero |
MIKIMOTO Kokichi (御木本 幸吉 , n. 10-an de marto 1858; mortis la 21-an de septembro 1954) estis japana malkovrinto de la perlobredado.
Mikimoto estis filo de restoranta posedanto en Tobe, prefektujo Mie. Li rompis la lernadon por helpi al la familio jam en aĝo de 13 jaroj kiel legoma vendisto. Lia observado de la perlokolektistoj de Ise vekis lian entuziasmon je la perloj. En 1888 ricevas li prunton por malfermi perloproduktan ejon kun la edzino.
La 11-an de julio 1893 – post multaj malsukcesoj kaj preskaŭa bankroto – aperis la unua bredita perlo. Mikimoto bezonis ankoraŭ 12 jarojn por produkti rondajn perlojn, kiuj estis jam ne distingeblaj de la naturaj perloj.
En 1899, Mikimoto malfermis sian unuan perlomagazenon en Ginza, Tokio, de kie kreskis lia entrepreno eĉ en eksterlandon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Perlen - Kokichi Mikimoto
- Mikimoto and Pearls Arkivigite je 2019-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- History of Mikimoto Arkivigite je 2006-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Perlen und Mikimoto