Mihály Szendrey (pli aĝa)
Aspekto
Mihály Szendrey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1866 en Mátészalka |
Morto | 7-an de oktobro 1956 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Ignác Strasznof (en) |
Edz(in)o | Boriska Lontai (en) |
Infano | Mihály Szendrey |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
SZENDREY Mihály pli aĝa [pr. sendrei] estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Strassznoff, li estis la patro de aktoro Mihály Szendrey.
Mihály Szendrey[1] naskiĝis la 26-an de marto 1866 en Mátészalka, li mortis la 7-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Mihály Szendrey devenis el juda familio. li akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro. Lia ĉefinstruisto estis Gergely Csiky. Li debutis en 1886 en Székesfehérvár. Post provincaj jaroj en 1899 li estiĝis direktoro en Hungara Teatro en Kassa. Inter 1903–1905 li estis direktisto de trupo de Fiume–Pozsony–Sopron. Ekde 1905 li direktis en Arad (urbo), poste en aliaj pli grandaj urboj de Erdély kiel Marosvásárhely, Nagyszeben, Szatmár, Temeŝvaro, Nagyvárad ĝis 1940.