[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Michael Fuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michel Fuss (fus), Fusz estis saksa flaŭroesploristo, instruisto, pastro en Transilvanio naskita en Sibio la 5-an de oktobro 1814 kaj mortinta en Nagycsűr la 17-an de aprilo 1883. Li estas pli aĝa frato de entomologo Karl Adolf Fuss.

Michel Fuss studis protestantan teologion en Vieno. Reveninte li estis bazlerneja instruisto en Nagycsűr, poste instruisto de la evangelia gimnazio de Sibio, de 1854 ĝia kunrektoro. Li estis pastro de 1861 en Fenyőfalva, poste de 1878 denove en Nagycsűr. Li komencis priokupiĝi pri botaniko en Sibio. Li estis fondinto de la unuiĝo de Siebenbürger Verein für Naturwissenschaften (Transilvania Naturscienca Unuiĝo). (Természettudományi Egyesület).

  • Indices ad J. C. G. Baumgarten Enumerationem stirpium Transs. (Cibinii, 1846);
  • Flora Transsylvaniae…(Nagyszeben, 1866).
  • Magyar Életrajzi Lexikon