[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Miyamoto Masao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miyamoto Masao
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1913 (1913-01-08)
en Ŭakajama
Morto 12-an de julio 1989 (1989-07-12) (76-jaraĝa)
en Osako
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
publikigisto
tradukisto
verkisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

MIYAMOTO Masao (japane 宮本 (みやもと) 正男 (まさお) [mijamoto masao]; naskiĝis la 8-an de januaro 1913 en Wakayama, mortis la 12-an de julio 1989 en Osako) estis japana esperantisto kaj direkciano de akcia kompanio Esperanto.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Miyamoto estis esperantisto de 1934 kaj ano de iamaj maldekstremaj Esperanto-organizoj en Japanio. Li pasigis du jarojn en malliberejo pro politika verdikto, kaj estis militkaptito de Usono sur Okinavo militfine. La spertojn tie li priskribas en Naskitaj sur la ruino: Okinavo. Miyamoto forlasis la komunistan partion en la 1950-aj jaroj pro ĝia ligo al Sovetunio. Li kunlaboris por multaj kontraŭmilitistaj broŝuroj, kiel Aŭskultu la voĉojn de vceano!, Infanoj de l' atombombo, Hiroŝima, La Infanoj de militbazoj kaj aliaj.[1]

Li eldonis la Esperantajn literaturajn revuojn Prometeo kaj L'Omnibuso kaj kunlaboris en aliaj. Li estis ĉefa protagonisto de la Hajkista Klubo. Sekretario de KLEG kaj membro de la Literatura Komitato de SAT ekde 1964. Dum kelka tempo laboris kiel neregula lektoro en la Fremdlingva Universitato de Kobeo, speciale por studi esperantologion. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li akiris Premion Ossaka en 1973 pro diversaj verkoj kaj la organiza laboro. Li kreis la vorton Minsaigo pri la ideo de interlingvo inter popolanoj. Li faris kompiladon de Vortaro Japana-Esperanta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto (JEI) en 1983, kaj pro tio estis honorita per 'Honorigo de JEI laŭ Akademia Merito'. Membro de Akademio de Esperanto de 1986 ĝis la morto. Li faris diversajn tradukojn el la japana.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • La Infanoj de militbazoj (kun Tazuo Nakamura) 1954
  • Kanto de l’koro (1955)
  • Facilaj legaĵoj (kompilado, 1961)
  • Osada Arata Infanoj de l' atombombo (traduko, 1962)
  • Rakontoj de Oogai (parto el la tradukoj, 1962)
  • Nova vortaro Esperanto-japana (kompilado, 1963)
  • La obstino (traduko 1964; 2015)
  • El japana literaturo (parto el la tradukoj, 1965)
  • Japana Kvodlibeto (parto, 1965)
  • Kvin virinoj de amoro (traduko, 1966)
  • Pri arto kaj morto (noveloj, 1967)
  • El la vivo de Syunkin (traduko, 1968)
  • El Manjoo (traduko, 1971)
  • Invit' al Japanesko (originala poemaro, 1971)
  • Utaaro de Takuboku (traduko, 1974)
  • Historieto de la Japana Esperanto-movado (originalo, 1975)
  • Naskitaj sur la Ruino: Okinavo (originala romano, 1976)
  • El la Japana Moderna Poezio (traduko, 1977)
  • Sarkasme kaj Entuziasme (eseoj, 1979)
  • Skiza Historio de la Utao (eseo, 1979)
  • Hajka Antologio (parto el la tradukoj, 1981)
  • La Morta Suito (originala biografia romano, 1984)
  • Japanaj Vintraj Fabeloj, SAT, 1989
  • Vortaro Japana-Esperanta (kompilado, 1983)
  • parto el 4-voluma "Verkoj de Miyamoto Masao", 1993-1994

En la japana

[redakti | redakti fonton]
  • Historio de la japana kontraŭreĝima Esperanto-movado, kun Ooŝima Joŝio, 1974.
  • parto el 4-voluma "Verkoj de Miyamoto Masao", 1993-1994

Pri Infanoj de l' atombombo

Citaĵo
 Por esperantisto estas ĉiamagrabla tasko disvastigi ideojn, kiuj iel kontribuas al starigo de daŭra paco inter la homoj. Tial, plej volonte mi akceptis la taskon verki ĉi tiujn liniojn por varme rekomendi ĉi tiun libron al ĉiuj geesperantistoj, speciale se ili estas patrinoj aŭ instruistoj. Ĝi estas la alvoko de geknaboj de Hiroŝimo, kiuj kortuŝe rakontas siajn terurajn travivaĵojn, okaze de la eksplodo de la atom­bombo en la 6 a de Aŭgusto 1945. Ankoraŭ ne forpasis jardeko kaj ŝajnas, ke la homaro forgesis, ke 247.000 bomaj estaĵoj estingiĝis en unu sama momento! Ĉiuj pacamantaj esperantistoj devus aĉeti ĉi tiun belan libron kaj ĝin montri al aliuloj, por ke ili vidu tion, kion ni ankaŭ travivos, se ni obstine ne donas nian kontribuon al forigo de la kaŭzoj, kiuj produktas tiaspecajn militojn. Ok tre interesaj fotografaĵoj, montrantaj la bedaŭrindajn sekvojn de la eksplodo de la atoma bombo, pligrandigas la valoron de ĉi tiu verko, kiu en sia originala eldono vekis sensacion, kio certe ankoraŭ okazos en la bela esperanta traduko. 
— J. JUAN FORNE.Boletín n052 (apr 1953)

Pri Invit' al Japanesko

Citaĵo
 Jam de multaj jaroj oni provas enhejmigi en nian lingvon la plej tipajn formojn de la japana poezio, ĉefe la hajkon kaj la utaon. Gabrowski, Kalocsay, Waringhien, Tarkony,

Maŭra, Ossaka, Mattos kaj aliaj metis la teknikajn bazojn de la transplanto kaj verkis pecojn tradukitajn kaj originalajn, el kiuj kelkaj estas veraj juveloj de la Esperanta poezio, ŝajnas tamen, ke Masao Miyamoto per Invit’ al Japanesko definitive fiksis la formon en Esperan to de la hajko kaj de la utao; la hajko per tri versoj 5, 7, 5 — silabaj kun rimado sur la unua kaj lasta, kaj la utao per 5, 7, 5, 7, 7 — silabaj versoj kun rimado de la dua aŭ tria verso kun la lasta. Miyamoto ne allasas viran versfinon, kio ŝajnas imitinda kaj konforma al la esenco de tiel delikataj versaĵoj. Pro la brilaj solvoj teknikaj de Miyamoto en la redono de prozodiaj strukturoj tiel fremdaj al Esperanto, Invit' al japanesko certe havas konsiderindan valoron. Krome, la eksterordinara ’senkarneco’ de hajkoj kaj utaoj postulas plejan koncizigon de la ideoj, sekve majstran manipulon de la lingvo, por ke la freŝo de la inspiro ne perdiĝu en la obskuro de troa lakoneco. Miyamoto eminentas, uzante la lingvon, kaj, kiel Auld prave diras en la antaŭparolo de la libro, li estas ab soluta majstro de sia esprimilo kaj diboĉas libere per magiaj vorteblecoj’. Efektive la libro estas fascina ekzemplo kaj superba pruvo de la fekundo ankoraŭ latenta en Esperanto. Ni legu, ekzemple:

Alteoj alte
alee aprezindas;
aŭgusto alde.

Ha, transfenestras
la frost' en la vagonon;
neĝblanko estras.

Bedaŭrinde la inspiro de Miyamoto ofte estas nek tiel profunda, nek tiel subtila, kiel lia scio de la lingvo. La elvokiva kaj sugesta aromo karakteriza de la hajkoj jam de la tempo de la genia elvokiva kaj su gesta arom o karakteriza de la hajkoj jam de la tempo de la genia Baso (1644-1694) mankas pli, ol oni dezirus en Invit’ al japanesko. La pliparto de la hajkoj de Miyamoto (la samon oni povas diri pri liaj utaoj) portas malmulton esence poezian. Ili estas, ne kvintesencoj de raraj parfumoj, sed banalaĵoj en brila vesto montrantaj admirindan virtuozecon tek nikan kaj lingvan, sed ne lirikan. Kiam Miyamoto trafas la ĝustan klavon, la efekto estas tre bela. Ekzemple:

Rimors’ rampanta,
kun olda muŝo vintra
sunbane lanta.

Ĉe flag’ en flirto
forsvenis mia morno;
ho, soras birdo.

Apud tiel ĉarmaj hajkoj, kiuj tuŝas al ni en la senton per siaj sugestaj transfundoj, multaj aliaj pecoj ŝajnas simplaj konstatoj mankaj je subsenco kaj eĉ je inspiro. Ekzemple:

Venis senĉes' tra
maja nokto miaŭoj
de sub’ fenestra.

Ĉe suda maro
tapiŝas flave klifon
jonkvila aro

kaj tiaj hajkoj danĝere proksimiĝas al la vulgara etoso de la senrjuoj, sed sen ties humuraj elementoj.

Resume. Libro grava, bela kaj akirinda pro ties lingvo kaj poetik a tekniko kaj pro la iomo da vera poezio en ĝi sidanta. Masao Miyamoto estas sentiva poeto, tial, ni rajtas peti de li verkon ne nur forme kaj lingve brilan, sed ankaŭ interne kaj koncepte poezian. 
— F. de Diego. Boletín n191 (maj 1972)

Legu poemon de Miyamoto Masao

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Japana kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. p. 123.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]