Merluĉo
Aspekto
Merluĉo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Merluccius merluccius Linnaeus, 1758 | ||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La merluĉo (Merluccius merluccius), estas genro de la Merluĉedoj, kiu hejmas en la Atlantiko de norda Skandinavio kaj Islando ĝis norda Afriko kaj ankaŭ en la Norda Maro kaj Mediteraneo.
Ĝi havas torpedoforman longan korpon kaj fariĝas ĉirkaŭ unu metron longa kun pezo de ĉirkaŭ 10 kilogramoj.
La kapo havas suprestarantan faŭkon, kiu etendiĝas ĝis sub la okuloj kaj havas longajn tre pintajn dentojn.
La dorso kaj la flankoj estas malhelgrizaj kaj la ventro arĝentgriza ĝis blanka.