Mexicana de Aviación
Mexicana de Aviación | ||
---|---|---|
flugkompanio vd | ||
Dum | 1921 - 28-a de aŭgusto 2010 | |
Sidejo | Meksikurbo | |
Lando | Meksiko | |
Posedataj kompanioj | American Legion vd | |
Mexicana de Aviación | ||
---|---|---|
IATA MX |
ICAO MXA |
Voksigno MEXICANA |
Fondita | 1921 | |
Naboj | flughavenoj de Meksik-urbo, Guadalajara kaj Cancún | |
Programo por oftaj flugantoj | Mexicana Go | |
Alianco | oneworld | |
Aviadilaro | 65 | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Meksik-urbo (Meksiko) | |
Ĉefuloj | Manuel Borja Chico | |
Retejo: www.mexicana.com | ||
La entrepreno Mexicana de Aviación estis meksika flugkompanio kun sidejo en Meksik-urbo. Ĝis la jaro 2004 ĝi estis membro de la flugkompania alianco "Star Alliance": Tiam ĝi malaliĝis pro konflikto kun United Airlines pri flugliniaj rajtoj kaj la 10-an de novembro de tiu jaro aliĝis en la konkurenca alianco oneworld. La kompanio bankrotiĝis en aŭgusto 2010 kaj finis ĉiujn flugojn la 28-an de aŭgusto 2010. Temis pri la historie unua flugkompanio de Meksiko kaj en aŭgusto 2010 pri la dua plej granda tiaspeca entrepreno en la lando, post Aeroméxico. Tutmonde, ĝis sia bankrotiĝo la kompanio Mexicana de Aviación estis la kvara plej aĝa flugkompanio, post KLM (Nederlando), Avianca (Kolombio) kaj Qantas (Aŭstralio).
La flugoj de la kompanio havis la IATA-mallongigon MX; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas MXA.