Metriko (poetiko)
Metriko estas la arto pritraktanta la regulojn, mezurojn kaj tipojn de versoj. La malsamaj konceptoj pri la ritmo donas diversajn verssistemojn. Inter ili la ĉefaj estas:
- Kvanta sistemo: la ritmo strukturiĝas per sinsekvo de piedoj de longaj kaj mallongaj silaboj (tiu sistemo estas ankaŭ nomata klasika metriko).
- Akcenta sistemo: la ritmo strukturiĝas per la akcento. Tiuj akcentataj silaboj determinas la strukturon de la versoj.
- Silaba sistemo: la verso strukturiĝas per silaboj, sendepende de la akcentoj.
- Akcentsilaba sistemo: la strukturiĝo dependas kaj de la nombro da silaboj kaj de la akcentoj.
Prozmetro (en la latina prosimetrum kaj plurale prosimetra) estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo (prosa) kaj verso (metrum).
La silabnombraj versoj estas versoj verkitaj en silabnombra metriko aŭ silabismo, t.e. metriko en kiu la ĉefa karakterizaĵo de verso estas la nombro de ĝiaj silaboj.
La silabmezuraj versoj estas versoj verkitaj en silabmezura metriko, t.e. metriko bazita sur alternado de pezaj kaj malpezaj silaboj laŭ certa skemo. La pezo de silabo dependas je la longeco de ĝia vokalo kaj je la ĉirkaŭa konsonantaro, kiel priskribite en la moraa teorio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- 1984: Kalocsay, Kálmán. Parnasa Gvidlibro / Kálmán Kalocsay; Gaston Waringhien; Roger Bernard. Reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien. 3-a eld. Pizo: Edistudio 1984, 207 p. kun Skizo de Esperanta metriko. La arto poetika. Esperanta rimaro. ISBN 88-7036-018-0
- 1957: Clark, Brendon. Kien la poezio? / de Brendon Clark. Rickmansworth: Esperanto Publ. Co. 1957, 156 p.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La klasika metriko kaj Esperanto (parto I, parto II, parto III) de Kálmán Kalocsay en la Nica Literatura Revuo.