Masud Pezeŝkian
Masoud PEZEŜKIAN (perse مسعود پزشکیان, azerbajĝane مسعود پزشکیان; naskiĝis la 29-an de septembro 1954, Mehabad, Shahanshaha Irano) estas irana politikisto kaj Prezidento de Irano ekde la 30-an de julio, 2024 [1]. Profesie li estas korkirurgo kaj politike li estas konsiderata reformisto.
Li reprezentis la balotdistriktojn de Tabrizo, Osku kaj Azarshahr en la irana parlamento. Li funkciis kiel Unua Vicprezidanto de Parlamento de 2016 ĝis 2020, kaj de 2001 ĝis 2005 li estis Ministro de Sano kaj Medicina Eduko en la registaro de Mohammad Khatami [2].
Li kandidatiĝis en la prezidant-elektoj en 2013, sed reprenis sian kandidatecon. Li denove kuris en la elektoj de 2021, sed lia kandidateco estis malakceptita [3]. Por la fruaj prezidant-elektoj de 2024, kiuj okazis post la kraŝo de la helikoptero de la antaŭa prezidanto Ebrahim Raisi la 19-an de majo 2024, Pezeshkian kvalifikiĝis kaj estis permesita partopreni. Kune kun Said Jalili, li avancis al la dua raŭndo kaj venkis kun pli ol 53% de la voĉoj [4] [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Khamenei officially endorses relative moderate as Iran's president. Reuters (28 July 2024). Alirita 28 July 2024.
- ↑ در مورد مسعود پزشکیان در ویکیتابناک بیشتر بخوانید (perse). Arkivita el la originalo je 30 May 2024. Alirita 10 June 2024.
- ↑ "افراد ردصلاحیتشده فقط توانستند یک نامه بنویسند", Iranian Labour News Agency, 1 March 2016. Kontrolita 2 March 2016.
- ↑ در مورد مسعود پزشکیان در ویکیتابناک بیشتر بخوانید (perse). Alirita 10 June 2024.
- ↑ Reformist lawmaker Masoud Pezeshkian wins Iran's presidential vote (6 July 2024). Arkivita el la originalo je 6 July 2024. Alirita 6 July 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Masud Pezeŝkian – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)