Mariano Rajoy
Mariano RAJOY BREY [Marjano Raĥoj Brej] (naskita la 27-an de marto de 1955 en Santiago-de-Kompostelo) estas hispana politikisto, eksa ĉefministro de Hispanio kaj estro de la ĉefa partio de la lando, la konservativa Popola Partio (PP).
Rajoy naskiĝis en Santiago-de-Kompostelo, ĉefurbo de Galegio, nordokcidenta regiono de Hispanio. Li studis juron en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo kaj poste laboris kiel registristo de terposedaĵoj. Lia politika kariero komenciĝis en 1981, kiam li membriĝis en la Popola Partio (tiam nomata Alianza Popular) kaj iĝis deputito de la Galegia Parlamento. En 1989 li estis elektita deputito por la provinco Pontevedro en la hispana nacia parlamento.
Delonga kunlaboranto de José María Aznar, Rajoy pasis al la nacia politiko kiam Aznar iĝis ĉefministro en 1996 kaj nomumis lin ministro pri edukado. La postenon de ministro pri internaj aferoj (sekureco) li okupis en 2001.
La 30-an aŭgusto de 2003 oni anoncis la elekton de Rajoy kiel kandidaton de la Popola Partio por la nacia balotado de marto de 2004, post la decido de Aznar ne rekandidatiĝi.
Rajoy klopodis prezenti sin kiel la kandidato, kiu pli bone estis povonta garantii la lukton kontraŭ la terorismo de ETA kaj la unuecon de Hispanio. La atenco de Al-Kaida en Madrido okazinta la 11-an de marto, nur tri tagojn antaŭ la balotado, plifortigis la kritikojn kontraŭ la konservativa registaro por la implikiĝo de Hispanio en la invado de Irako. Tamen, la Popola Partio unue neis la aŭtorecon de Al-Kaida kaj kulpigis la eŭskan terorisman grupon ETA pri la atenco. Tiu sinteno de la PP motivis akuzojn pri mensogemo kaj manipulo por eviti malvenki je la balotado. Rajoy malvenkis kontraŭ la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero.
Konfirmita kiel ĉefgvidanto de sia partio, li denove kandidatis kaj malvenkis en la postaj parlamentaj balotoj en 2008, denove kontraŭ Rodríguez Zapatero.
Fine, en la elektoj de la 20-a de novembro 2011, li venkis kontraŭ la socialista kandidato Alfredo Pérez Rubalcaba, kun absoluta plimulto. Li estis elektita prezidanto de la registaro (ĉefministro) la 19-an de decembro, kaj ĵuris sian postenon la 20-an de decembro. Li restis ĉefministro ĝis 2018.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|