El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario MONTI [marjo monti] (naskiĝinta la 19-an de marto 1943 en Varese) estas itala politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En tiu Eŭropa Komisiono li prezidis la fakon konkurenco. Jam antaŭe li estis membro de la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999, kaj tie prezidis la fakon interna merkato.
Ekde la 13-a de novembro 2011 Mario Monti estas ĉefministro de Italio.
Lia registaro, ankaŭ nomita registaro de la "profesoroj" aŭ "teknika" registaro, danke al subteno de ambaŭ la du plej grandaj partioj, klopodas liberaligi italan ekonomion.
En 2012, pro la opozicio de Silvio Berlusconi, Monti demisiis. Por la itala politika voĉdonado de 2013 li fondis novan partion: Civitana Elekto, kiu obtenis 8,71% de la voĉoj kaj iĝis unu el italaj mezaj partioj.