Moskeo Edukada Urbo
Moskeo Edukada Urbo | ||||
---|---|---|---|---|
moskeo | ||||
Loko | ||||
Geografia situo | 25° 19′ 2″ N, 51° 26′ 49″ O (mapo)25.317151.4469Koordinatoj: 25° 19′ 2″ N, 51° 26′ 49″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | Islamo | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstrustilo | Moderna fare de MYAA Mangera Yvars Architects[1] | |||
Konstruado | ||||
Specifo | ||||
Enhaveco | 2 800 | |||
Konstrumaterialo | Sabloŝtono, ŝtalo | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Moskeo Edukada Urbo (QFIS); angle Education City Mosque[2], arabe مسجد المدينة التعليمية:), estas la nacia moskeo en la kvartalo Edukada Urbo Al Rayyan en Doha, Kataro[3][4]. Ĝi troviĝas en la konstruaĵo Minaretein, kiu ripozas sur kvin grandaj kolumnoj reprezentantaj la kvin kolonojn de la islamo. La moskeo estas la krea laboro de la arkitektura teamo de Mangera Yvars. La brita-iraka arkitekto kaj araba kaligrafia artisto Taha Al-Hiti dizajnis la konstruaĵon, transformante kaligrafion en ĝia arkitekturo pere de kunmetaĵoj de arabaj literoj, uzataj kiel lumfiltriloj kiuj reflektas tekston aŭ literojn sur la interna moskea planko.
Hejme de la Universitato Hamad Bin Khalifa de Qatar Foundation kaj la moskeo Education City, ĝia Minaretein-konstruaĵo rikoltis tutmondan rekonon kiel sentempa peco de nuntempa islama arto kaj arkitekturo. Kvankam islama arkitekturo estas malsama kie ajn en la mondo, tamen tio kio difinas ĝin kiel islama arkitekturo, estas araba kaligrafio[5].
En 2015, la moskeo gajnis la premion Best Religious Building (Plej bonan religian konstruaĵon) ĉe la World Architecture Festival (WAF) en Singapuro[4][6].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Ŝtuparo en korto de Moskeo Edukada Urbo.
-
Korta gazono en Moskeo Edukada Urbo.
-
Minareto de Moskeo Edukada Urbo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Education City Mosque: Combining Modernity and Heritage.
- ↑ Minaretein estas moskeo kaj lernocentro kiu baziĝas je islamaj valoroj kaj etikoj.
- ↑ Qatar Faculty of Islamic Studies by Mangera Yvars Architects | Universities.
- ↑ 4,0 4,1 Education City Mosque.
- ↑ (en) Videbla en jena filmeto
- ↑ Education City Mosque - Abdullatif Al Fozan Award for Mosque Architecture