Mola rozo
mola rozo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa mollis SM. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Mola rozo (Rosa mollis)[1] estas plantspecio el al genro Rozoj (Rosa) ene de la familio de la rozacoj (Rosaceae). Ĝi nature kreskas de Eŭropo ĝis okcidenta Azio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Habito kaj folio
[redakti | redakti fonton]La mola rozo kreskas kiel vertikala arbusto kaj atingas kreskoalton de unu metron. La ŝelo de la branĉoj estas ruĝeca kaj prujna. La pikaĵoj estas egallongaj, mallarĝaj kaj preskau rektaj.[2]
La alterne sidantaj folioj estas nepare plumaj kun kvin aŭ sep folietoj. La folietoj havas longecon de 1 ĝis 3,5 centimetrojn[2] kaj estas eliptaj kaj duoble segildentaj [1]. La supra surfaco estas hara kaj la malsupra surfaco velure hara [3] , kaj estas glandaj haroj.[2].[1]
Floro kaj frukto
[redakti | redakti fonton]La flortempo estas junio ĝis julio. La floroj staras unuope aŭ kvarope. La petioloj, la receptaklo kaj la rozfrukto havas malmultaj glandaj haroj kaj neniu rigidharoj. La duseksaj floroj estas de 4 ĝis 5 cm grandaj radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj estas iomete plumaj, glandharaj kaj restas ĉe la frukto. La kvin liberaj petaloj estas roseaj. La relative mallonga pistilo[2] estas ofte 1,6 (1,2 ĝis 2,2) milimetroj [1].
La pedunklo kelktempe havas kelkajn glndojn.[1][3] La globaj, skarlataj rozfruktoj havas diametron de 1 ĝis 1,5 cm.[2],[1] [3]
Kromosomoj
[redakti | redakti fonton]La kromosomonombro estas x = 7; la planto estas kvarploida 2n = 28.[4][5][6][3]
Disvastigo kaj endanĝerigo
[redakti | redakti fonton]La mola rozo troviĝas preskaŭ ĉie en Eŭropo kun escepto de la Apenina duoninsulo. Oni povas trovi ĝin ĝis Turkio kaj okcidenta Azio. [7] [8][5] [9]
Nur en la germana federaciaj landoj Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj Ŝlesvigo-Holstinio ĝi estas minacata.[9][7]
Rosa mollis formortis en vastaj partoj de Svislando, kie ĝi ankoraŭ nur kreskas en la kantono Valezo. Tie ĝi estas forte minacata.[3]
Ĝi preferas sekajn, nutraĵoriĉaj deklivoj, herbejoj kaj arborandoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unua priskribo de Rosa mollis okazis 1812 fare de James Edward Smith en Smith & Sowerby: English Botany, 35 volumo, tabulo 2459. sinonimoj por Rosa mollis SM. estas: Rosa pomifera subsp. mollis (SM.) CHRIST, Rosa villosa subsp. mollis (SM.) HOOK. F., Rosa dubitabilis LINDSTR., Rosa heldreichii BOISS. & REUT., Rosa huteri HEINR.BRAUN, Rosa mollissima FR. non WILLD., Rosa pulchella WOODS non WILLD., Rosa ruprechtii BOISS., Rosa zakatalensis Gadzh., Rosa kitaibelii Borbás.[10][11][12]
Rosa mollis apartenas al la subsekcio Vestitae [7]) el la awkcio Caninae en la subgenro Rosa. Proksime parencaj eŭropaj specioj estas la velura rozo (Rosa sherardii) kaj la pomrozo (Rosa villosa).[13] Rosa mollis estas morfologie tre simila al Rosa villosa kaj formas kun tiu specio hibridoj en la svisa kantono Valezo.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Mola rozo. W: FloraWeb.de. germane
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze: Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. 4. Auflage, Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim), 2014, ISBN 978-3-8001-8246-6.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Datenblatt bei InfoFlora dem nationalen Daten- und Informationszentrum der Schweizer Flora.
- ↑ Mola rozo ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ 5,0 5,1 Datenblatt mit Verbreitung in Bayern bei Steckbriefe zu den Gefäßpflanzen Bayerns des Botanischen Informationsknoten Bayern.. Arkivita el la originalo je 2015-02-24. Alirita 2015-02-24 .
- ↑ S. Klotz, I. Kühn, W. Durka (Hrsg.), 2002: Datenblatt bei BiolFlor - Eine Datenbank zu biologisch-ökologischen Merkmalen der Gefäßpflanzen in Deutschland. Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Datenblatt Filzrosen mit Weiche Rose (Rosa mollis) bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben) von Thomas Meyer.
- ↑ 8,0 8,1 Kurze Informationen zu Rosa mollis / Rosa villosa von der Universität Gießen.
- ↑ 9,0 9,1 Michael Hassler, Bernd Schmitt: Pflanzenwelt von Deutschland. Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Mola rozo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ Mola rozo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Arto Kurtto, 2009: Rosaceae (pro parte majore). Datenblatt bei Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.
- ↑ Alexandra Kellner, Christiane M. Ritz, Volker Wissemann: Low genetic and morphological differentiation in the European species complex of Rosa sherardii, R. mollis and R. villosa (Rosa section Caninae subsection Vestitae). In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 174, 2014, S. 240–256. Volltext-online.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Datenblatt bei NatureGate.
- Disvastiĝa mapo por Germanujo. En: Floraweb.
- Bilder: [1], [2], [3] Arkivigite je 2013-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, [4], [5]