Mofeto
Aspekto
Mofeto estas elŝpruco de seka karbona dioksido kun temperaturo malpli alta ol 100 °C (plej ofte 20–30 °C) el krevaĵoj al la tera surfaco [1]. Plimulte temas pri akompana aperaĵo de vulkana agado aŭ aperaĵo de postvulkana agado. Registrita estis eĉ ĉeesto de metano, hidrogena sulfido aŭ heliumo.
Trovoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉeĥio – NPR Soos ĉe Cheb (ĉi tie estas profundo, de kiel la gaso devenas, difinata laŭ proporcio de izotopoj He-3 kaj He-4), NM Milhostovaj mofetoj, NR Smraďoch, NM Sirňák, Mofetoj de Hartoušov, NNM Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov
- Slovakio – Liptovská kotlina (Rojkovská travertínová kopa), Zvolenská kotlina
- Germanio – montaro Eifel – ĉirkaŭaĵo de Laacher See, Bad Pyrmont, (gejzero Andenach kaj fontŝprucejo Wallender)
- Italio – Grotta del Cane (Hunda kaverno) ĉe Neapolo
- Grekio – duoninsulo Methana, insuloj Milos, Santorini, kratero Stefanos sur insulo Nisiros
- Usono – Death Gulch (ravino de morto) en Nacia Parko Yellowstone
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Činčura, Juraj. (1983) Encyklopédia Zeme. Bratislava: Obzor, p. 374. 65-039-83.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mofeto en Vikimedia Komunejo