Moderna hebrea lingvo
Ne konfuzenda kun la (antikva) hebrea lingvo
Moderna hebrea lingvo | |
עברית חדשה | |
lingvo | |
---|---|
hebrea lingvo | |
Parolata en | Israelo, Palestino |
Parolantoj | 9 milionoj (ĉ. 200,000 en Usono) |
Skribo | hebrea alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Israelo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | heb |
ISO 639-3 | heb |
Glottolog | hebr1245 |
Angla nomo | Modern Hebrew |
Franca nomo | hébreu moderne |
Moderna hebrea lingvo (hebree עברית חדשה, ivrít ḥadašá[h], litere: "moderna hebrea" aŭ "novhebrea lingvo"), ankaŭ konata kiel israela hebrea lingvo[1], kiun parolantoj ĝenerale simple nomas ivrit[2] (עברית), estas la plej parolata lingvo en Israelo kaj la sola oficiala norma lingvo. Ĝi estiĝis pro la planita plua evoluo kaj ekspansio de la antikva kaj meza (rabena) hebrea. Ĝia enkonduko estas la sola sukcesa provo ĝis nun revivigi sanktan lingvon kaj lingve evoluigi ĝin al moderna normlingvo. Ĝi estas skribita per la hebrea alfabeto.
La 'ivrita' aŭ moderna hebrea lingvo estas la norma formo de la antikva hebrea lingvo parolata nuntempe. Parolita en antikvaj tempoj, la antikva hebrea lingvo, apartentanta al la kanaana lingvaro de la ŝemida lingvaro, estis anstataŭita kiel la juda idiomo de la okcidenta dialekto de la aramea komence de la tria jarcenta a.K, kvankam ĝi daŭre estis uzata kiel liturgia kaj literatura lingvo. Ĝi estis revivigita kiel parolata lingvo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj estas la oficiala lingvo de Israelo. De la kanaana lingvaro, la moderna hebrea estas la sola lingvo parolata hodiaŭ.[3]
Moderna hebreo estas parolita de pri naŭ miliono da homoj, kalkulanta indiĝenon, flua kaj ne-fluaj parolantoj[4][5]. Plejparto de la parolantoj estas civitanoj de Israelo: ĉirkaŭ kvin milionoj estas israelanoj kiuj parolas la modernan hebrean kiel ilia denaska lingvo, 1,5 miliono estas enmigrintoj al Israelo, 1,5 miliono estas arabaj civitanoj de Israelo, kies unua lingvo estas kutime la araba kaj duona miliono estas elmigritaj israelanoj aŭ diasporaj judoj vivantaj ekster Israelo.
La organizo kiu oficiale direktas la evoluadon de la moderna hebrea lingvo, sub la leĝo de la israela ŝtato, estas la Akademio de la hebrea Lingvo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton](en) Norman Berdichevsky, Modern Hebrew: The Past and Future of a Revitalized Language [6] [7](Moderna hebrea: La pasinteco kaj estonteco de revigligita lingvo), 2014, 240 p., eld. McFarland, ISBN 978-0786494927, ISBN 0786494921
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En 1999, israela lingvisto kaj esperanto-parolanto Ghil'ad Zuckermann proponis la esprimon "israela" por reprezenti la multoblajn originojn de la lingvo.
- ↑ Terminologio "Ivrita": En la hebrea lingvouzo, Ivrit signifas la hebrean, t.e. kaj la antikvan hebrean kaj la modernan hebrean, sen distingo inter la du. Aliflanke en nombro de aliaj lingvoj, ekzemple la germana Ivrit ĉiam signifas la modernan hebrean.
- ↑ (en) Huehnergard, John; Pat-El, Na'ama (2019). The Semitic Languages. Routledge. p. 571. ISBN 9780429655388
- ↑ (en) Klein, Zeev, "A million and a half Israelis struggle with Hebrew". Israel Hayom, la 18-an de marto 2013. Arkivita de la originalo, la 4-an de novembro 2013.
- ↑ (en) Nachman Gur; Behadrey Haredim. "Kometz Aleph– Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". Arkivita de la originalo, la 4-an de novembro 2013.
- ↑ (en) Modern Hebrew: The Past and Future of aRevitalized Language, Academia
- ↑ (en) Modern Hebrew: The Past and Future of a Revitalized Language, produktinformo