Ludwig von Jordan
Ludwig von Jordan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1849 en Pawlau (ekde 1946 pole Pawłów) apud Ratibor, prusa Silezio (ekde 1946 Racibórz) |
Morto | 15-an de decembro 1941 (92-jaraĝa) en Vajmaro |
Tombo | Main cemetery Weimar (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto |
Ludwig Heinrich Ernst Erdmann von JORDAN (naskiĝinta la 15-an de majo 1849 en Pawlau (ekde 1946 pole Pawłów) apud Ratibor, prusa Silezio (ekde 1946 Racibórz)[1], mortinta la 15-an de decembro 1941 en Vajmaro[2]) estis germana pentristo, ilustristo, verkisto kaj oficiro.
Estante filo de prusa subkolonelo li ĝis la 1880-a jaro mem faris karieron oficiran. Komenco de la soldatservo estis en 1868.[3] De 1881 kaj 1884 l studis ĉe la Artakademio de Dresdeno, i.a. ĉe Paul Mohn kaj Friedrich Preller la Juna. De 1886 ĝis 1892 sekvis studo je la Artolernejo vajmara ĉe Max Thedy[4] kaj Theodor Hagen; sekve Jordan ekloĝis en Vajmaro. Unu lia domicilo estis je la strato Kurthstraße 8.[5] En 1893 kaj 1896 li partoprenis ĉe la Granda Berlina Artekspozicio estante membro de Regna ligo de vidaj artistoj kaj de Turingia eksponista ligo de vidaj artistoj[6] Jordan takseblas do reprezentanto de la t.n. Vajmara Skolo. Oftege kreis Jordan pejzaĝbildojn laŭ impresionisma stilo kaj portretojn.[7]
Jordan en 1903 li prenis en sinorientiĝkvereloj de vajmaraj artistoj la partion de Harry Graf Kessler.[8] Jordan prezidantis ĉe la Tagoj de Bayreuth] de la Societaro de Germanaj artostudentoj.[9] Jordan apartenis al la rondoj de Max Slevogt.[10]
Tombo lia troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[11]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Am Wittgenstein, 1908
- Kanal in flacher Landschaft, 1899
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Heinrich von Jordan, Erinnerungsblätter und Briefe eines jungen Freiheitskämpfers aus den Jahren 1813 und 1814. Eldonis kaj komentis Ludwig von Jordan, Berlin 1914.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jordan, Ludwig von. In: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 19: Ingouville–Kauffungen. E. A. Seemann, Leipzig 1926, p. 160. [1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Genealogisches Taschenbuch der Ritter- u. Adels-Geschlechter", volumo 6 (1881), p. 42.
- ↑ https://www.arcadja.com/auctions/de/author-lots/azgsgsjj/
- ↑ Erich von Stocken: Offizier-Stammliste des Königlich Preußischen Königin Elisabeth Garde-Grenadier-Regiments Nr. 3, Verlag Ernst Siegfried Mittler und Sohn, Berlin 1892, p. 102.
- ↑ Peter Stapf: Der Maler Max Thedy (1858–1924). Leben und Werk. Böhlau, Köln 2014, p. 130, ISBN 978-3-412-22264-2
- ↑ "Kürschners Deutscher Literatur-Kalender 1889", p. 225-226
- ↑ aŭkcia domo "Mehlis"
- ↑ Georg Hyckel: Geschichte und Besiedlung des Ratiborer Landes, volumo 19, Holzner 1961, p. 113
- ↑ Stapf (2014) p. 130
- ↑ Bayreuther Blätter 1884, p. 296.
- ↑ Gregor Wedekind (eld.): Max Slevogts Netzwerke: Kunst-, Kultur- und Intellektuellengeschichte des des späten Kaiserreichs und der Weimarer Republik, Walter de Gruyter, Berlin-Bosten 2021, p. 174 kaj p. 266
- ↑ informoj ĉe Findagrave.com