[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Luyego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luyego
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 568  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 6° 14′ U (mapo)42.376388888889-6.2361111111111Koordinatoj: 42° 23′ N, 6° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 071 m [+]
Areo 132,31 km² (13 231 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Luyego (Provinco Leono)
Luyego (Provinco Leono)
DEC
Situo de Luyego
Luyego (Hispanio)
Luyego (Hispanio)
DEC
Situo de Luyego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luyego [+]
vdr

Luyego [luĜEgo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera, en la sudokcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.
Ermitejo de Nuestra Señora la Virgen de los Remedios, Luyego.
Preĝejo de Santa Stefano, Luyego.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Luyego de Somoza, Quintanilla de Somoza, Villalibre de Somoza, Villar de Golfer, Priaranza de la Valduerna kaj Tabuyo del Monte, el kiuj la kvar unuaj formas parton de la historia teritorio de la Maragatería kaj la du lastaj de La Valduerna; ĝi okupas totalan areon de 132,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 564 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 76 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de La Cabrera estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. En parto de la teritorio oni instalis en la 20-a jarcento areon por milita trejnado kaj pafado.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]